• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-20 17:06:43    
Intervjuo al estro de Ĉina Nacia Kompanio de Pekina Opero Wu Jiang

cri

La Ĉina Nacia Kompanio de Pekina Opero reprezentas plej altan nivelon de arto de Pekina Opero. Tamen sekve de epoka disvolviĝo kaj sub impulso de diverseca kultura kaj amuza formo, Pekina Opero, la antikva opero dronas en disvolva kaj eĉ viva malfacila stato. Unuflanke spektantoj estas tago post tago malmultaj kaj maljunaj kaj aliflanke mankas koncepto kaj rimedo pri merkato al trupoj de Pekina Opero. Surokupiĝante, li faris grandan reformadon de la Ĉina Nacia Kompanio de Pekina Opero. Li diris:

"Post mia veno al la kompanio, mi elmetis, ke se la kompanio ne faras prezentadon, ne faras novigon, ne aranĝas operon kaj ne kontentigas socian kulturan bezonadon, al la kompanio nenecesas ekzisti."

Post nelonge, okaze de ĉina unua majunua septaga feriado, Wu Jiang tuj kaptis la bonŝancon kaj unue aranĝis sezonon de prezentado de Pekina Opero. Post tio, okaze de orsemajna feriado, kiaj ĉinaj Printempa Festo, majunua feriado kaj oktobrounua feriado, Ĉina Nacia Kompanio de Pekina Opero elektas famajn aktorojn kaj aranĝas prezentadon. Wu Jiang diris:

"En ĉiujaraj sezonoj de prezentado, ni aranĝas niajn novajn kreaĵojn por ke la publiko povu senti ŝanĝiĝon de repertuaro de la kompanio. Listo estas pli enhavoriĉa kaj povas kontentigi bezonon de pli multaj homoj. Tiel de la lastaj jaroj, la Ĉina Nacia Kompanio de Pekina Opero jam akumulas aron da novaj kreaĵoj kaj plivastigas merkatojn ĉinan kaj alilandan."

Iniciaite de la Ĉina Nacia Kompanio de Pekina Opero, prezentado de Pekina Opero en diversaj lokoj tago post tago reaktivas. Wu Jiang opinias, ke en la nova medio, la kompanio devas plibonigi funkcian formon kaj tiel povas formi influon kun pli granda skalo. Tial li ŝanĝis turnean formon de la kompanio en la lastaj ducent jaroj kaj kree konstruigis grandan teatron kun nomo de majstro Mei Lanfang. Sub plano de Wu Jiang, en ĉiu jaro en la teatro almenaŭ surscenejiĝos cent prezentadoj kaj tiel aktivos ĉina prezentada merkato de Pekina Opero.

Karaj retlegantoj, nun vi aŭdas programon de Pekina Opero "Ĉina Princino Turandot", kiu estas kreita de Wu Jiang. Wu Jiang ne nur adaptis italan faman dramon "Turandot" al rakonto kun ĉina stilo, sed ankaŭ ŝanĝis prezentadan formon de tradicia opero. La repertuaro kun grandioza scenejo, eleganta kostumo kaj belaspektaj ĉefroloj, kaj tenas esencon de Pekina Opero kaj donas novan senton al spektantoj. Depost ĝia unua surscenejiĝo, la programo kaŭzis fortan eĥon kaj laŭ ĉijara prezenta plano, ĝi turneas ekster Ĉinio en la tuta jaro.

Nun Wu Jiang sin dediĉas al ligo de Pekina Opero kaj alilandaj artoj por ke pli multaj programoj de Pekina Opero iru el Ĉinio kaj pli multaj alilandanoj aprecu kaj konu ĉinan kulturon de tradicia opero.