• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-20 17:40:26    
Speciala dorsa korbo de Tujia-oj

cri
Dorsaj korboj estas ofte uzataj ujoj de tujia-oj, unu el la ĉinaj naciminoritatoj. Ili estas diversspecaj: krudaj kaj malfacile difekteblaj por produktado kaj delikataj por la ĉiutaga vivo.

Ĉe edzinigo de filino la gepatroj preparas porlavan korbon kiel doton. La tiel nomata porlava korbo kun belaj desegnoj estas tre delikata el maldikaj bambuaj strioj, kio montras ne nur la ekonomian staton de ŝia gepatra familio, sed ankaŭ ŝian lertecon kaj diligentecon. Post kiam la filino naskis infanon, ŝiaj gepatroj donacas al ŝi cilindroforman kaj tre delikatan dorsan korbon por teni la infanon.

Por teni maizon kaj milion oni devas prepari altan dorsan korbon, kiu havas grandan buŝon, maldikan talion kaj kvadratan bazon. Por teni hejtaĵon kaj fojnon oni devas prepari barelforman korbon el dikaj bambuaj strioj. La tujia-oj havas ankaŭ alispecajn korbojn, kiuj estas unu metron altaj kun diametro de 40 cm. Tujia-aj viroj trairigas du tiajn korbojn plenajn de maizspikoj per vekto. Ŝultroportante tiajn korbojn, oni facile iras malsupren sur krutaj montodeklivoj. Estas ankaŭ ligna korbo, t.e. oni faras korbojn el kelke da lignaj bastonoj, ligitaj per bambuaj strioj kaj per tiaj korboj oni transportas lignon, ŝtonon kaj porkon. Estas ankaŭ akva korbo, plektita el ledo, kun alta talio kaj malgranda buŝo. Tiaj korboj estas uruŝiitaj interne kaj ekstere. Ĉar sur la montoj mankas akvo kaj la tieaj tujia-oj devas ĉerpi akvon el ravino kaj porti ĝin hejmen.

Zhangjiajie estas fama turisma loko en la okcidenta parto de Hunan-provinco. Tie la montoj estas altaj kaj deklivoj krutaj. La tujia-oj loĝantaj sur altaj montoj uzas surdorsajn korbojn, kaj en iliaj okuloj la dorsaj korboj estas nemankigeblaj kiel kameloj en dezerto kaj boatoj sur lagoj kaj riveroj.

Tie la montoj estas ŝtonozaj kaj montvojo similas al ŝtuparo pendanta sur la montosupro ĝis la piedo. Mi kaj kelke da aliaj turistoj kune grimpis la monton anhele kaj hazarde renkontis montanojn supren grimpantajn por kolekti drogherbojn kaj ĉiuj portis grandan korbon sur la dorso. Antaŭ la alta monto, la glitiga vojo kaj la kotoplenaj montanoj, mi tre facile imagis al mi, kiel malfacila estas ilia vivo.

Sur la montosupro mi vidis, ke kelke da homoj tie konstruas kablojn super kelke da montoj kaj mi malsupreniris per alia vojo. Mi renkontis kelke da lokanoj, kiuj sin okupis pri transportado per surdorsaj korboj.

La vojo estis abrupta kaj preskaŭ vertikala, kio timigas la irantojn. Mi vidis multe da homoj, kiuj transportas sablon kaj gruzojn per dorsaj korboj, ĉar tie mankis aŭtoj, tial oni per dorskorboj transportis sablon kaj gruzojn al la montosupro por la konstruado. La transportantoj senescepte estis lokaj montanoj en krudaj vestoj. Ĉiu korbo kun sablo kaj gruzoj pezis proksimume 50 kg. Por transporti la pezaĵojn ili devis piediri 5 km sur la glitiga montvojo. La laboro estis peza kaj survoje ili devis fari plurajn paŭzojn. Ili havis ĉiu lignan bastonon en la mano. Kiam ili paŭzis, la bastono subtenis la dorskorbon kaj ĉe la piedirado la bastono helpis ilin faciligi la iradon. Tio rememorigis la vortojn de mia amiko: "En la okcidenta parto de Hunan ne estas vojo, sed nur dorskorboj."