• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-20 17:45:24    
Shangrila, suno kaj luno en la homa koro

cri
En majo de la jaro 2002, la ĉina registaro ŝanĝis la nomon de iu gubernio en sudokcidenta Ĉinio en Shangrila-gubernion.

Shangrila estas derivaĵo el la vorto Xiangbala de la tibeta budhismo. En la tibeta lingvo Xiangbala signifas la sunon kaj lunon en la homa koro. En la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento, brita verkisto James Hilton en sia novelo "Perdita Horizonto" priskribis la lokon nomatan Shangrila, kie la homoj kaj naturo ekzistas harmonie, oni vivas idilian vivon. Kaj de tiam multaj homoj serĉis la lokon Shangrila.

Laŭ tibetaj dokumentoj, en iu sekreta loko profunde de la Qinghai-Tibeta Altebenajho estis regno duoble sieĝata de neĝmontoj. Ĝi konsistas el 8 lotusflore formaj distriktoj. Meze de ĝi staras cirkla neĝmonto, kie estas reĝa palaco. En la reĝa palaco vivas gvidanto de la reĝlando. Tie estas neĝmontoj, glaciriveroj, ravinoj, arbaro, stepo, lagoj, ormino kaj freŝa aero. La loko estas koncentriĝo de kvieto, harmonio kaj ĉiuj belaj deziroj de la homoj. Tie ne estas malriĉeco nek sufero, malsano, malamo kaj morto. Tie ĉiam prosperas belaj floroj kaj lirlas klara akvo. La plantaĵoj facile maturiĝas. Dolĉaj fruktoj pezas sur arbobranĉoj. Ĝuste pro tio la legendo pri Shangrila ravis ne nur multe da piaj pilgrimantoj, sed ankaŭ okcidentajn aventuristojn.

La novelo "Perdita Horizonto" faris Shangrila mondfama. En la novelo legiĝas, ke en iu lando de la Sud-azia Subkontinento okazis tumulto, brita konsulo kaj liaj 3 subuloj retiriĝis de tie. La aviadilo, per kiu la kvar angloj veturis, venis al senhoma kampo pro maŝina perturbo. La piloto diris antaŭ sia morto, ke tie estas Tibeto de Ĉinio. Proksime de ĝi estas lamaisma templo nomata Shangrila kaj tie oni povas trovi manĝaĵojn kaj tranoktejon.

La angloj malfacile iris al Shangrila. Survoje ili renkontis tibetan maljunulon, kiu parolas ankaŭ angle. Gvidate de la maljunulo ili trairis nebulkovritan arbaron kaj atingis la lamaisman templon, centron de Shangrila. Gvidate de la templo aktivadis la tuta socio. Tie vivis miloj da loĝantoj. Malgraŭ la diferenco de religiaj kredoj, naciaj moroj kaj kutimoj, ili vivis haromnie kaj feliĉe. La 4 malfeliĉaj angloj estis profunde impresitaj de tio.

Post eldoniĝo, la novelo tuj ekhavis grandan debiton kaj akiris premion de Britio. En 1944 Hollywood investis 2.5 milionojn da usonaj dolaroj por filmigi ĝin, kaj dank' al tio Shangrila atingis sian kulminon de la disfamiĝo.

La 14-an de septembro de la jaro 1997, post scienca esplorado kaj juĝado, la Yunnan-a Popola Registaro deklaris, ke Shangrila troviĝas en Yunnan, kaj per tio solvis la enigmon de pli ol sepdek jaroj.