• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-22 16:08:01    
Ĉinio rapidigas profesian edukadon

cri

En la lastaj jaroj Ĉinio akiris rimarkindajn fruktojn en edukado. Kun altiĝo de la enlernejiĝa procento de supera edukado, pli kaj pli multe da ĉinoj havas la ŝancon akcepti superan edukon por klerigo. Sed de tio sekvas la problemo, ke oni ignoras tendencon de profesiaj dekudado kaj trejnado, tamen tro multe atentas edukan fonon. Pro tio en iuj regionoj de Ĉinio serioze mankas lertaj laboristoj. La ĉina registaro alprenis plurajn rimedojn por antaŭenpuŝi profesian edukadon. Nun profesia edukado estas atentata de ĉinoj.

Ĉinio praktikas profresian edukadon en mezgradaj kaj altgradaj profesiaj lernejoj. Jiang Jiaji estas 18-jara studentino en Pekina Lernejo de Informa Administro. Ĝi apartenas al mezgrada profesia lernejo pri komputlado. Jiang Jiaji diris al raportisto, ke en 2005, diplomiĝinte de mezlernejo, ŝi ekstudis desegnadon en tiu ĉi lernejo pro sia denaska inklino al pentrarto. Ŝi estas tre kontenta pri la studfako kaj interesiĝas pri diversaj kursoj kaj praktikoj organizataj de la lernejo aŭ socio. Ŝi diris, "Mia studfako estas tre profitiga en la socio. Lastatempe la lernejo donis al ni la lernotaskon desegni karikaturan filmon temantan pri olimpikoj. Eminentaj kontribuoj estos projekciataj en televida kanalo. Mi estas memfida pri tiu ĉi tasko."

En intervjuo raportisto informiĝis, ke antaŭe profesiaj lernejoj kia la menciita ne estis facile akceptitaj de ĉinaj gepatroj. Ili kutime opiniis, ke la infanoj devas studi en universitatoj, tiel ke ili povu enoficiĝi kiel oficistoj de ŝtataj institucioj aŭ tiuj de famaj firmaoj, dum la studado en profesia lernejo estas kontraŭvola elekto.

Ankaŭ Jiang Jiaji renkontis malfacilan alternativon. Kiam ŝi decidis studi en profesia lernejo, la gepatroj ne komprenis ŝian elekton kaj multe timis pro ŝia estonteco. Sed post ĉirkaŭ 2 jaroj la gepatroj multe miris pro ŝia progreso en la studado. Jiang Jiaji tre ĝojas, ke diplomiĝintoj de la lernejo facile ricevas laborpostenon kun bona salajro, iuj el ili eĉ deziras pluan studadon por posedi pli da lerteco.

Laŭ statistiko, en Ĉinio estas 16 000 profesiaj lernejoj, de kiuj ĉiujare diplomiĝas miliono da studentoj. En la lastaj jaroj la enoficiĝa procento de diplomiĝintoj de profesiaj lernejoj estas multe pli alta ol tiu de universitataj diplomiĝintoj. Sinjoro Zhou Ji, ĉina ministro pri edukado, diris, "De la lastaj jaroj la enoficiĝa procento de diplomiĝintoj de profesiaj lernejoj kontinue altiĝas, la postulado de diplomiĝintoj multe superis la proponadon. Multaj rektoroj diris al mi, ke nun iuj ŝtataj entreprenoj atendas dungi studentojn kiuj diplomiĝos en la venonta jaro."

Tia ŝanĝiĝo rezultis fakte el la introspekto de la ĉina registaro pri la procezo de ekonomia disvolviĝo. De la lastaj jaroj kun rapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio, multaj internaciaj firmaoj starigis produktajn kaj esplorajn instituciojn en Ĉinio, kaj ankaŭ ĉinaj entreprenoj klopodas aldoni sciencteknikajn elementojn al la produktado, pro tio ili postulas grandan nombro da lertaj kaj bone edukitaj laboristoj. Nuntempe al entreprenoj pri diĝit-regada tekniko kaj aŭta riparo serioze mankas lertaj laboristoj. Pro tio la ĉina registaro jam konsciis, ke oni povas enkonduki avangardan teknikon kaj administran manieron, sed ne grandan nombron da lertaj laboristoj. Solvado de tiu ĉi problemo dependas nur de edukado.

Por disvolvi profesian edukadon la ĉina registaro alprenas multajn rimedojn. En la venontaj 5 jaroj la financa ministerio ĉiujare asignos 10 miliardojn da juanoj por plifortigi bazan konstruadon de la profesia edukado, inkluzive plibonigi edukajn instrumentojn kaj instalaĵojn kaj perfektigi studfakojn. Ĉinio ankaŭ serĉas internacian kunlaboron por lerni spertojn de alilanda profesia edukado. Lastatempe ĉinaj ministerioj pri edukado kaj financo decidis ĉiujare asigni 800 milionojn da juanoj por helpi malriĉajn studentojn de profesiaj lernejoj. Krome, en diversaj lokoj oni starigos registaran kaj studfakan stipendiojn en mezgradaj profesiaj lernejoj, kaj instigos financajn instituciojn liveri al malriĉaj studentoj krediton kun malgranda sumo.

Pro subteno de la centra registaro, diversaj lokoj de Ĉinio klopodas efike funkciigi profesiajn lernejojn laŭ sia karakterizo.

En la provincoj Henan, Zhejiang kaj Shandong oni altigas konkurivon de altgradaj profesiaj lernejoj per transregiona kuniĝo de eduka profitfonto. Nun en tiuj ĉi provincoj oni starigis pli ol 20 grupojn pri profesia edukado kun ĉirkaŭ mil lernejoj, kiuj kompletigas unu alian.

Zhao Yapeng estas studento de kampara profesia lernejo en la provinco Henan. Li diris, ke antaŭe pro nesufiĉeco de instrumentoj, oni faris iujn praktikajn kursojn per desegnado sur nigra tabulo. Sed nun pro kunlaboro inter diversaj lernejoj li akiris la ŝancon praktiki sian studon en urbo. Bonaj kondiĉoj helpis al li rapide lertiĝi en praktikado. Li jam ricevis du atestilojn de profesia lerteco. "Kvankam mi estas praktikanta la studon, tamen jam kelkaj entreprenoj konsentis dungi min."

Por kontentigi postuladon de la socio pri lertaj laboristoj la ĉina profesia edukado forte praktikas projektojn pri kulturado de lertaj laboristoj, trejnado de kamparanoj por enoficiĝo en industrio, kaj plua eduko de plenkreskuloj kaj trejnado por reenoficiĝo. Profesiuloj diris, ke la ĉina profesia edukado gajnos senprecedencan ŝancon.