• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-25 16:52:44    
Karakterizaj vegetaraj pladoj en Pekino

cri
Manĝado de vegetaraj pladoj, kiel unu el sanaj vivmanieroj, estas ŝatata de pli kaj pli multaj homoj. Hodiaŭ ni prezentu al vi du karakterizajn restoraciojn de vegetaraj pladoj en Pekino.

La restoracio Tilia Am-destino situas en iu antikva templo de suda parto de Pekino. La templo nomata Tri Sanktuloj originale estis monaĥinejo, poste ĝi fariĝis loko kun kulinara, budaisma kaj turisma trajtoj. La templo konstruita el nigraj brikoj kaj verdaj tegoloj havas gravuritajn trabojn kaj sur-pentritajn kolonojn. La restoracio konsistas el kortoj antaŭa, meza kaj malantaŭa. En la antaŭa korto estas manĝejo de vegetaraj pladoj kaj te-trinkejo, en la meza korto ekzistas budho-halo kaj eksponejo de budaisma kulturo, kaj en la malantaŭa korto situas la loĝejo de bonzoj. La restoracio Tilia Am-destino kaj la te-trinkejo estas fajne dekoraciitaj, kaj sur muroj vidiĝas kopiitaj freskoj kaj budho-statuoj el Dunhuang. La mastro de la restoracio Tilia Am-destino s-ino Zhang Qing estas budaisma kredanto. Ŝi diris, ke origine la antikva templo estis kortega templo. Cirkulas kortuŝa legendo pri ĝi. Ŝi rakontis:

"En la dinastio Ming, estis princino, pli juna fratino de imperiestro. Ŝi estis vaste konata pro sia beleco. Foje la princino renkontiĝis kun iu junulo el fremda regiono, kaj enamiĝis al li. Sed ŝia frato, la imperiestro, decidis edzinigi ŝin al alia persono. Antaŭ sia foriro, la junulo plantis por la princino soforon en la templo kun la espero, ke se ilia amo estas destinita, li denove intervidiĝu kun ŝi sub tiu arbo post re-naskiĝo. La princino estis ege malĝoja kaj fine monaĥiniĝis en la templo."

Tiu antikva soforo, kiu atestis tiun am-rakonton, spertis historian metamorfozon de pli ol 400 jaroj, kaj ĝis nun ankoraŭ staras en la templo. Multaj geamantoj, kiuj alvenas por preni manĝaĵon en la restoracio, kutimas fari voton sub la soforo. Pro tio la soforo estas nomata ankaŭ "Am-destina Arbo".

En la restoracio famas tre karakteriza plado nomata "Princina Feliĉa Boligujo", kiu laŭdire estis la plej plaĉa plado de la princino siatempe. Dum manĝado, oni brogas fungojn, jujubojn, legomojn kaj aliajn ne-viandajn manĝaĵojn en la boligujo, kaj la supo ene de la boligujo estas kuirita el tomato. La plado estas ne nur bongusta, sed ankaŭ saniga kaj beliga.

La plado "suker-acida fiŝaĵo" estas alia karakteriza frandaĵo de la restoracio Tilia Am-destino. La ĉefa materialo de tiu plado estas vaksokukurbo. Kuiristo preparis tiun legomon en formon kaj guston tre similajn al la fiŝaj, kaj la manĝanto apenaŭ povas distingi la substituecon. Des pli rimarkinde estas, ke la plado "Kapsikitaj Kokaĵo-kubetoj" preparita el tohuaĵo gustas eĉ pli bone ol la vera kokaĵo.