• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-26 19:08:42    
Kiom Feliĉo Distancas de Ni?

CRI

Ĉiu homo deziras porcion da feliĉo, eĉ pli da. Sed kio estas feliĉo? Eble troviĝas 100 respondoj inter 100 homoj. Ni ĉiuj, vivantaj en ĉi tiu mondo, okupiĝas, luktas kaj baraktas de mateno ĝis nokto, de tago al tago, ĝuste por feliĉo. Tamen kiom feliĉo distancas de ni?

En la infaneco ni jam sciis, kio estas feliĉo kaj ĝojo. Tiama ĝojo estis tre bagatela, tial facile kontentigebla. Foje la ventro doloris, panjo prenis brunan sukeron el porcelana poto, metis ĝin en varman akvon, kulere kirlis la trinkaĵon kaj donis ĝin al mi, sekve mi ekkonis sekreton de feliĉo, kaŝita en la poto. Poste, ĉe foriro de la patrino, mi ŝtele prenis iom da sukero, pakis ĝin per papero kaj, antaǔ knaboj, fingre tuŝis la dolĉaĵon, ŝovis la fingron en la buŝon kaj suĉis ĝin – mi preskaǔ svenis de tia feliĉo. Rimarkinte miajn agojn, la patrino movis la poton sur altan lokon. Ŝi pensis, ke ne povante atingi la poton, mi ne ŝtelos plu la sukeron. Ŝi eraris! Mi almovis seĝon kaj, starante sur ĝi, atingis mian feliĉon. Ŝi donadis deadmonojn kaj riproĉojn, sed vane. Poste mi ne retrovis la feliĉigan poton, kiu kvazaǔ tute neniiĝus, malgraǔ ke mi energie serĉadis ĝin en ĉiu angulo kaj ajna spaceto. Ve, la feliĉo min forlasis! Fine, post kelkaj jaroj, mi eltrovis, ke ŝi kaŝis la poton en malhela angulo sub la gepatra lito kaj eĉ ĝin kamufle ŝirmis per multe da eluzitaj paperskatolegoj. Feliĉe, ke ĝi jam ne estis mia feliĉo kiu sin turnis en tion, ke mi evitu monotonan kaj turmentan vivon en elementa lernejo. Sidante en klasĉambro, mi tute ne aǔskultis lecionon, ĉar mia koro jam flugis tra fenestro, en liberan kaj dolĉigan naturon.

Matene, kiel aliaj knaboj el sia hejmo, mi paŝis el la domo, kunportante librosakon. Jam sufiĉe malproksime, anstataǔ iri en la lernejan kaĝon, mi rapide forkuris aliloken por ludi laǔplaĉe.

Estante ankoraǔ pli aĝa, mi subite ekkonis, ke feliĉo estas, ke mi povu viziti universitaton. Mi do komencis diligente lerni ĉiujn objektojn. Tamen antaǔ ol abiturientiĝi mi opiniis, ke armeaniĝo estas vera celo de la vivo. Mi do rekrutiĝis. Estante soldato mi vidis, ke la plej feliĉa estas nur oficiro portanta uniformon kun 4 poŝoj kaj ledajn ŝuojn. Mi sonĝis, ke en iu tago ankaŭ mi fariĝu feliĉulo 4-poŝa kaj ledŝua. Fine mi promociiĝis en oficira kolegio, tamen mi sentis min jam ne tiom feliĉa. Sekve nova feliĉigo alvokis min.

Feliĉo sekvas feliĉon. Ŝi ĉiam estas plena de ĉarmo mistera. Iutage vi kaptas ŝin, sed ŝi subite glitas for, antaǔ vi, kaj vin tiom logas per ekscitaj manieroj, ke vi frustracie postkuradas.

Antikvuloj postlasis multe da klasikaj eksplikoj pri feliĉo, ekzemple "Trankvilo feliĉigas" kaj "Kontentemo ĝojigas". Ĉion ni komprenas, ĉio nin konvinkas. Tamen ni povas, antaǔ feliĉo, nek trankviliĝi, nek kontentiĝi. Ni persekutas, unu post alia, barakte, klopode, por io nebula kaj la menson taǔzanta. Ni laciĝas, eĉ kolapsas, tiam ni lasas la korpon apogiĝi al io kaj fiksas la okulojn, nur iom malfermitajn, al la lontano: Kiom feliĉo distancas de ni? Ĉu ni povas ĝin atingi? Iom ripozinte, ni denove postkuras feliĉon, riskante ĉion, eĉ la vivon. Ho ve!