• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-27 14:56:59    
Alporti al vi anima lumo per rideto (foto)

cri

Nun en la ĉina socio, nemalmultaj filantropiaj organizoj ne nur liveras materian helpon al handikapuloj kaj aliaj amasoj en malforta tavolo, sed ankaŭ iniciatas nematerian publik-bonan aktivadon por alporti ĝojecon al ili. Nun ni rakontos pri publik-bona aktivado titolita "anim-luma kinejo", kiu celas helpi al blinduloj.

"Laŭ plano, hodiaŭ ni rakontas pri "Sorto de Imperiestrino". Kelkaj homoj perdis ŝancon aŭskulti la duan pecon, mi promesas aldoni refojan rakonton kaj vi elektas taŭgan tempon, ĉu bone?"

Je la 9-a horo de sabato, en domo kun malpli ol 20 kvadrataj metroj en iu korto de Pekino, iu volontulo tiel demandis kaj pli ol 30 blinduloj, kiuj per animo sentas ĉarmon de filma arto, donas varman eĥon pri ŝia parolado. La simpla ejo por projekciado estas "anim-luma kinejo".

Kreinto de la "anim-luma kinejo" estas pekinano Wang Liwei. Kun aliaj volontuloj el diversaj sociaj rondoj, en duona post la 9-a horo de ĉiu sabato, li projekcias filmon por blinduloj el diversaj lokoj de Pekino. Elekto de blinduloj kiel serva objekto de la aktivado kuŝas en tio, ke Wang Liwei opinias, ke blinduloj estas plej malfacilaj meze de handikapuloj, ĉar ili perdas vid-informojn, kiuj faciligas al ili kontakti la eksteran mondon. Li diris:

"Kiel oni lasu al tiuj blinduloj proksimigi al socia medio, en kiu sanaj homoj estas ĉefaj? Tial ni pensas pri dono de vid-informoj kaj filmo havas tian rolon, ĝi povas liveri informojn el sociaj diversaj kampoj, muzika, lingva, literatura kaj historia."

Ovino Chen Quan'e 54-jara ofte venas al la "anim-luma kinejo", kvankam ŝi loĝas en antaŭurbo, tamen ŝi tre volas aŭskulti filmon en la kinejo. Ŝi diris, ke per unu horo ŝi atingas la kinejon el sia hejmo kaj ŝi tre ŝatas aŭskulti eksplikon de instruisto Wang Liwei. Eĉ ekspliko pri bildo de filmo estas tre klara.

Kial ovino Chen tiel ŝatas aŭskulti eksplikon pri filmo en la kinejo, sed ne pli oportune aŭskulti redakton kaj rearanĝon de filmo kaj radian teatraĵon? Wang Liwei tiel eksplikis al raportisto:

"Fakte rakonto pri filma bildo estas ŝlosilo por ekspliko de filmo. Vi donas al blinduloj vidadon kaj li akompanate de sono kaj konigo de la vidado, sin dronas en medio konstruata de filmo, same kiel sana homo, t.e. li aprecu filmon kaj tio estas tute malsama kun la antaŭa sento."

Tiel ekspliko de filmo daŭras ĝis nun de julio de la jaro 2005. Cetere en la jaro 2006 li kunlabore kun Pekina Popola Radio aranĝis programon "anim-luma kinejo", kiu elsendiĝas en ĉiu dimanĉo, tio estas la unua programo pri apreco de filmoj kaj teatraĵoj por blinduloj. Tamen nun Wang Liwei ne kontentigas liveri spiritan ĝuon nur al blinduloj, li organizas aktivadon liveri fakajn instruadon kaj trejnadon al blinduloj por ke ili partoprenu en ekzameno de komuna parollingvo. Blinduloj aprobantaj la ekzamenon kvalifikiĝas por aliĝi al produkto de radia programo kaj servi kiel prezidanto.