• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-27 17:32:15    
Ĉiuj koncernaj flankoj tenas sinregon pri nuna streĉa situacio de konflikto inter Palestino kaj Israelo

cri

La 26-an de aprilo en Gaza Zono, palestina armita forto pafis du raketojn al Israelo. Tio estis raketa atako kontraǔ Israelo fare de palestina armita forto dum sinsekvaj 3 tagoj ekde la 24-a de aprilo. Samtempe kun tio, la Palestina Islama Sankta-milita Organizo (Jihad) esprimis, ke ĝi ne plu observos la promeson faritan de la Palestina Islama Rezista Movado (Hamas) vespere de la 25-a de aprilo pri reveno al la armistica interkonsento kaj daǔre faros atakadon al Israelo. Tamen la publiko rimardis, ke kvankam aperis negativaj faktoroj influantaj la situacion de Palestino kaj Israelo, ĉiuj koncernaj flankoj ankoraǔ estas sinregaj. Oni ne vidas spuron pri eksplodo de grandskala konflikto.

En la 24-a de aprilo, la Brigado Ezzedine al-Qassam, armita sekto sub la Palestina Islama Rezista Movado (Hamas) publikigis deklaron, ke en la sama tago ĝi pafis pli ol 20 raketojn kaj pli ol 70 kanonobombojn de la Gaza Zono al la suda parto de Israelo. Tio estis por sinvenĝo kontraǔ la milita agado prenita de la israela armeo en la pasinta semajno ĉe la okcidenta bordo de Jordano kaj en la Gaza Zono, kiu kaǔzis morton de 10 palestinanoj. Tio estis ankaǔ unuafoja publika agnosko de Hamas pri atako kontraǔ Israelo ekde novembro de la pasinta jaro, kiam oni atingis armistican interkonsenton en la Gaza Zono. Poste la israela nacidefenda trupo konfirmis, ke samtage palestina armita forto atakis kelkajn farmejojn en la suda parto de Israelo kaj damaĝis iujn instalaĵojn, sed ne kaǔzis morton aǔ vundiĝon de homoj. Tamen la israela flanko ankoraǔ opinias, ke tiu ĉi evento okazinta en la Sendependa Tago de Israelo estis "serioza provoko al Israelo". Por tio israela ĉefministro Ehud Olmert speciale okazigis urĝan kunvenon de la sekuriga departemento por interkonsiliĝi, kian reagon Israelo prenu. Samtempe, la israela armeo, kiu plenumis koncernan ekzercadon por eniri la Gazan Zonon kaj fari militan agadon, faris postulon al la israela altatavolo por tuj preni agadon. La situacio en la Gaza Zono subite streĉiĝis. Tamen pro sinrego de la gvidantoj de Palestino kaj Israelo kaj aktiva interpacigo de Egiptio, la situacio ne pluapaŝe malboniĝis.

Laǔ raporto, post la evento, Mahmoud Abbas, prezidanto de la Palestina Nacia Leĝdona Konsilio, kiu faras viziton en Italio, esprimis, ke tiu ĉi evento devas esti "escepto". Li esprimis sian esperon, ke la israela flanko sin regu kaj ne prenu agadon malbonigontan la situacion. Ankaǔ Ehud Olmert finfine faris la decidon por teni sinregon pri la raketa atakado de palestina armita forto. Krome, ankaǔ Egiptio, pere de sia sekureca delegito Burhan Hammad en la Gaza Zono, aktive interparolis kun reprezentantoj de diversaj armitaj sektoj kaj esprimis sian esperon, ke ili tenu la stabilecon de la situacio.