La universitato strebas iĝi unu el la internacie pintaj studejoj, volas allogi internaciajn studentojn, esploristojn kaj profesorojn - kaj prepari la finnlandajn studentojn por la ĉiam pli senlima mondo. Jen tre saĝa argumento, kiam oni rigardas la lastatempan historion de la finna ekonomia politiko.