Dudekjara jubileo de ĝemelurbaj rilatoj inter Herzberg kaj Góra
  2013-10-15 09:46:52  Ĝoja
Artikolo kaj fotoj : Peter Zilvar kaj Zsofia Korody de Interkultura Centro Herzberg, Germanio 

Flagoj salutas la gastojn antaŭ la urbodomo

La urboj Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, kaj la pola ĝemelurbo Góra komence de oktobro 2013 en Herzberg festis la jubileon de dudekjara bona kaj aktiva kunlaboro.

Polaj kaj germanaj esperantistoj kun s-ro urbestro Walter (dekstre) dum la urbodoma akcepto

Krom la urbodoma delegacio, gvidata de la urbestrino Irena Krzyszkiewicz, ankaŭ okpersona grupo de la Esperanto-Klubo Góra, vizitis nin. Okazis oficiala festo en la Kavalira Salono de la bela Kastelo Herzberg. Herzbergaj muzikistoj, la t.n. Salontrio prezentis klasikajn muzikaĵojn de famaj komponistoj.

S-ro Gerhard Walter urbestro kun urbestrino de Góra kaj aliaj polaj delegitoj dum la urbodoma akcepto

Urbestro Gerhard Walter tre ĝojis pri la pozitivaj kontaktoj inter ambaŭ urboj. Post la brila prelego de la pola urbestrino kaj post aliaj festparoloj Zsofia Korody prezentis lumbildprelegon pri la spertoj de la ĝisnunaj ok ĝemelurbaj Someraj Arbaraj Lernejoj (SALO) por gejunuloj el ambaŭ urboj. Ili kune lernas kaj amikiĝas dank'al la uzado de la neŭtrala pontlingvo Esperanto. Dum la lastaj ok jaroj per tiu projekto, kiu kunligas lernejojn, gejunulojn, instruistojn kaj gepatrojn, Esperanto-klubanojn la kontaktoj kaj bonaj rilatoj inter ambaŭ urboj multe kreskis kaj tion rimarkis kaj aprezis ankaŭ la politikistoj.

Bildprezentado de Zsofia Korody pri la ĝisnunaj 8 Someraj Arbaraj Lernejoj (SALO)

1 2 3