Dudekjara jubileo de ĝemelurbaj rilatoj inter Herzberg kaj Góra
  2013-10-15 09:46:52  Ĝoja

La pola delegacio kaj aliaj ĉeestantaj gastoj rigardis en la Esperanto-salono de la kastela muzeo la novan ekspozicion preparitan de la Esperanto-Centro Herzberg: Ĝi prezentas Esperanto-tradukaĵojn de pola literaturo, Esperanto-gazetojn kaj ernmaterialojn el Pollando, memoraĵojn el Góra kaj produktojn de infanoj faritajn dum SALOj.

Esperanto-klubanoj el Herzberg kaj Góra en la urba biblioteko, kie okazis ankaŭ ekspozicio de la pentraĵoj de polaj pentristinoj

Esperanto-Centro (Interkultura Centro Herzberg) kaj la urba administracio kune organizis ekspozicion de pentraĵoj en la urba biblioteko, en la gimnazio, en la urbodomaj oficejoj kaj koridoroj kaj en la Kavalira Salono de la Welf-kastelo. Temas pri ĉ. 70 belaj artaĵoj far la esperantistaj pentristinoj Bozena Zajankowska, Lucyna Sozanska kaj Danuta Toloczko-Smolarska de la Esperanto-grupo en Góra.

Kelkfoje la politikistoj emfazis la gravecon de Esperanto kiel pontlingvo. Dank'al tio la amikeco inter ambaŭ urboj multe kreskis.

La pola delegacio kun la urbestrino vizitas la Esperanto-ĉambron en la kastela muzeo

Urbestrino de Góra rigardas la ekspozicion preparitan de la Esperanto-Centro, biblioteko de Interkultura Centro Herzberg okaze de la ĝemelurba jubileo

La Esperanto-klubanoj, instruistinoj el Góra en la Esperanto-Centro

1 2 3