Plensukcese finiĝis la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Zaozhuang
  2013-11-20 19:23:52  Shanshan

De la 16a ĝis la 17a de novembro en Zaozhuang, urbo de orienta Ĉinio, okazis la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto, kun la ĉeftemo "nova ŝanco, nova platformo kaj nova aspiro". Partoprenis pli ol 300 esperantistoj el 27 ĉinaj provincoj, municipoj kaj Hongkong-a Speciala Administra Regiono, kaj el Japanio, Sud-Koreio, Italio kaj Nepalo. Chen Haosu, prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de ĈEL, konstanta vicestro de Ĉina Fremdlingva Eldona Administracio, s-ino Chen Shi, vicprezidanto de ĈEL, direktoro de El Popola Ĉinio, Wang Shinong, direktoro de novaĵoficejo de Shandong-provinco, Ragnar Baldursson, ministro-konsilanto de la ambasadorejo de Islando en Ĉinio, Hu Xiaolin kaj Cao Shengqiang, estroj de Zaozhuang-a Universitato, Lee Jungkee, korea esperantisto kaj estrarano de UEA, Wang Ruixiang, prezidanto de Komisiono de Azia Esperanto Movado ĉeestis al la inaŭguro. Yu Tao, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo prezidis la inaŭguron de la kongreso.

1 2 3 4 5 6 7