Plensukcese finiĝis la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Zaozhuang
  2013-11-20 19:23:52  Shanshan

 

En la inaŭguro, oni premiis serion da Esperanto-organizoj kaj personoj ĉinaj, kiuj grande kontribuis al la ĉina Esperanto-movado. Dum la kongreso, oni okazigis diskutojn rilate al E-komercado, edukado, junulara laboro, resumo de ĉinaj fervojistaj esperantistoj, kaj aliaj. Kaj oni ankaŭ organizis ekzamenon de KER, Komuna Eŭropa Referenckadro. En la malferma ceremonio naskiĝis la novaj estraranoj kaj kontrolistoj de ĈEL.

Unu el la brilaj punktoj estas malfermo de la Ĉina Esperanto-Muzeo, situanta en Zaozhuang-a Universitato. Ĝi estas la unua E-muzeo de Azio, kiu kolektis objektojn pri Esperanto el la tuta Esperantujo kaj ricevis kontribuaĵojn el pli ol 40 landoj kaj regionoj. Ĝis nun la nombro de objektoj jam superis 26 milojn, inkluzive de libroj, revuoj, diskoj, bildoj, poŝtaĵoj kaj aliaj.

Ĉina Kongreso de Esperanto okazas en ĉiu dua jaro, kaj celas akceli la akademian interŝanĝon kaj komunikadon de diverslokaj esperantistoj ĉinaj. La 11-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazos en Kunming, urbo de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio.

1 2 3 4 5 6 7