Komedio "Absolute Rafinita" en Pekino
  2014-06-06 16:38:38  Li Lu


De la 19a ĝis la 22a de junio en la teatro Xianfeng en Pekino publike prezentiĝos la komedio "Absolute Rafinita", kiu estis adaptita el du komedioj de fama franca komediverkisto Moliere.

La komedio estas reĝisorata de Sifan Shao, kiu estas diplomita el franca fama klaso de brilaj lernantoj. Li estas studento de fama artisto MichelFAU kaj Jean-Pierre GARNIER. Lia verko de licenciiĝo John and Mary gajnis du grandajn premiojn respektive por la jara plej bona reĝisoro kaj la jara plej bona ĉefrolulo.

Sifan diris, ke li profunde amas la klasikan literaturon, ĉar ĝi estas saĝo sedimenta kun la tempopaso, taŭgas al ĉiuj legantoj sen distingo de aĝo, nacieco, sekso kaj raso, kaj povas veki profundajn resonojn de la publiko. Kiam Sifan estis universitata studento, li tre amis komediojn de Moliere, plenajn de saĝeco kaj humuro. La spektantoj povas plene remaĉi la teatraĵon. Kiel teatristo li ĉiam klopodas por tia rezulto. Ĉio devas esti simpla. Sifan diris,

"Laŭ mia opinio, ĉiuj objektoj povas ĝojigi nin. Kiam mi ne povas trovi ion interesan, mi klopodas serĉi ĝin, kaj kiam mi fine trovas ĝin, mi tre ĝojas. Mi devas ĝui la procezon."

En la jaro 2012, Sifan revenis al Pekino, kaj iu bone konata televida kanalo vekis lian atenton. Amaso da bele vestitaj fraŭlinoj staris sur la scenejo. Ili atendis kaj taksis la virajn kandidatojn, kiuj volas kolombumi kun ili. Ĉiuj kandidatoj onigis siajn proprajn familiojn, laborojn, amikojn, hobiojn ktp, tamen ili plejparte malsukcesis. Kiam Sifan vidis la fraŭlinojn, li subite asociis ilin kun du roloj de la komedio Ridinda Talentulino de Moliere. Li volis adopti verkojn de Moliere por bildigi la regantajn morojn de la socio.

Antaŭe, Sifan ĉiam kunlaboris kun eksterlandaj aktoroj en siaj verkoj, sed ĉifoje li faris kuraĝan decidon kaj unuafoje kunlaboras kun ĉinaj aktoroj. Ili estas Di Mengyao, Pan Yishuo, Yang Pulin, Yang Senkai, Yang Yi, Zhou Xiaowei. Sifan diris, ke komence li estis iomete maltrankvila, ĉar li la unuan fojon kunlaboras kun enlandaj aktoroj.

1 2 3