Komedio "Absolute Rafinita" en Pekino
  2014-06-06 16:38:38  Li Lu

Mi sidas apud ili, ankaŭ mi sentas la malstreĉecon. La aktoroj sin malstreĉas en la akompano de milda muziko, kaj laŭvole iras, rapidiĝas, malrapidiĝas, denove rapidiĝas, plirapidiĝas kaj denove malrapidiĝis. Ili ĉirkaŭpremas unu la alian kaj diras saluton. Sifan diris al mi, ke li volas ekzerci la aktorojn en sentado de spaco, rapideco kaj ekvilibreco.

Poste, ili komencas ekzercadon pri ritmo kaj informa transdono. Ĉiutage, Sifan postulas improvizan provludon de la aktoroj laŭ rezulto de la antaŭa tago. Post la improviza provludo, karaj amikoj, du horoj jam pasis, ili fine komencis ĝeneralan provludon de la teatro.

Kia estas rezulto de la provludo de la aktoroj? Ĉu vi volas akiri pli da informoj pri la teatraĵo? En la venonta semajno, mi konigos al vi. Se dum la periodo de la 19a ĝis la 22a de junio vi estos en Pekino, bonvolu spekti la komedion en la teatro Xianfeng. La biletprezo varias inter 50 kaj 180 juanoj.

Tempo: 19a-22a de junio, 19:30

21a-22a de junio, 14:30

Longeco: 90 minutoj

Prezo de bileto: 180 juanoj, 120 juanoj, 100 juanoj, 50 juanoj(studento)

Ludejo: Xianfeng teatrejo, Pekino

Kiel aĉeti bileton: S.T.A.R.S. No. 23, Doujiao Strateto, Dongcheng Distrikto

Telefon-numero: 13426386593(fraŭlino Yang)


1 2 3