Teo, amo kaj Esperanto kontraŭ ĉiuj baroj
Redaktoro:Ĝoja

Knabo en rulseĝo eniras teejon kaj aĉetas varman teon por si, dum li tralegas ĉinlingvan libron. Knabino alvenas kaj eksidas je la sama tablo. Sed la du homoj ne komprenas unu la alian: Li parolas nur ĉine, ŝi itale! Ĉio solviĝas kiam la knabo ricevas telefonon en Esperanto. La knabino, mem denaska esperantisto, finfine povas babili kun li, kaj baldaŭ naskiĝas tre speciala amikeco inter ili…

Aŭtoro:Fabio BETTANI (Italio)