Vizitu Forumon
• Ĉu TEO estas la nomo de la persono?
Ne, nur teo. Kian teon vi ofte trinkas? En Ĉinio oni trinkas teon verdan, ruĝan, nigran, blankan, bluan...multe. Do, ĉia teo estas bonvena!
• Ĉu la Amo, temas pri la individua amo kiel kore-amiko (ino) aŭ la publika Amo kiel la amo de nia lingvo Esperanto, kiel la esperantista kulturo Amu unu la alian?
La amo temas pri la individua amo kiel koramiko kaj koramikino.
• Ĉu 'Teo' kaj 'Amo' estas aparta temo aŭ ili devas esti ligitaj?
Ili devas ligitaj.
• Unu reprezentanto de filmfarantoj de ĉiuj premiotaj filmoj senpage 5-tage vojaĝos al Ĉinio. Tio signifas, ke veturkoston oni mem pagas, ĉu ne?
Ni pagos veturkoston de unu farantoj.
Eble necesas kelkaj personoj por fini filmon, ni pagos veturkoston de unu el ili, se aliaj volos veni, ili mem pagos veturkoston, ni pagos nutraĵon kaj loĝadon dum la filmfestivalo de 5 tagoj.
• Pri la 10 homoj kiuj gajnos senpagvojaĝon. Ĉu ĉiuj estas el la filmeto kiu estas elektota aŭ 10 homoj el diversaj 10 filmetoj?
10 homoj el diversaj 10 filmetoj premiotaj, nome 1 homo el unu premiota filmeto. Sed ni pagos al aliaj personoj el la filmeto premiota nutraĵojn kaj loĝadon dum la festivalo de 5 tagoj, ili pagos nur veturkoston.
• Ĉu unu partoprenanto rajtos konkurenci kun du aŭ pliaj videoj?
Jes.
• Ĉu oni povas ŝanĝi nian reprezentanton post la rezulto de la konkurso kaze de videoj faritaj grupe?
Jes.
• Ĉu oni povas vojaĝi kun akompananto?
Jes. Se ni pagos veturkoston de unu, la reprezentanto de la filmgrupo, kaj la akompananto devos pagi propran veturkoston.
• Vi skribas ke povas partopreni ĉiuj "Amatoraj Reghisoroj, filmŝatantoj, . . . ktp… ktp… "Kaj mia demando estas: Ĉu nur amatoroj rajtas partopreni en la konkurso?
Ne, ĉiuj! Se vi ne filmis antaŭe, ne gravas, provu!! Aliĝu!
Tekniko ne gravas, kaj la plej grava estas la kreemo kaj ideo.
• Ĉu vi havas la klarigon de la reguloj k.t.p. en la angla lingvo kaj ĉu vi volas sendi ĝin al mi?
Jes, baldaŭ estos videblaj kaj elŝuteblaj ĉi tie la regularon en angla kaj aliaj lingvoj.
pli>>
Dezajnas: Ĝoja kaj Xu Guohua
Produktas: Qin Lei kaj Ĝoja