45 filmoj rakontas "Teo kaj Amo" el la mondo
Redaktoro:Ĝoja

Nin atingis 45 filmoj por la konkurso "Teo kaj Amo", kaj ili rakontas belajn rakontojn kaj kulturojn indiĝene karakterizitajn.

Malfermu "La Mirinda Teskatolo", ene vi povos "ĝui"

"La Teo Kiu Venigas Amatinon" el Brazilo,

"La Tri Tasoj" de teo el Kolombio,

"Verda Teo en Nebulo" el Ĉinio

...

Vi trovos

"Esperanto el té"

"Ŝi kaj Mi"

"La Sekreto de la Feliĉo"

"Pentraĵo sur Akvo"

"Floro kaj Budho"

...

En "Teejo de bonaj homoj" trinku "Teon de Amo"

Kun "Dolĉo Postgusta" vi havos "ombron de teo" en "Rememoro".

kaj sentos "Koloro de l' mondo"

Kara amiko, kune kun ni estu por

"Kuntrinnkado de Teo, Akvumado de Amfloro"

La kontribuintoj de la filmoj venas de 20 landoj (Argentino, Brazilo, Ĉehio, Ĉilio, Ĉinio, Francio, Germanio, Irano, Italio, Kolombio, Kongo (Kinŝasa), Kubo, Litovio, Mekisiko, Pollando, Rusio, Slovakio, Sud-Koreio, Svedio, Usono.

Inter ili, plej maljuna estas 63-jaraĝa kaj plej juna 16 jaraĝa. Ili estas studentoj, instruistoj, profesoroj, produktoroj, reĝisoroj, redaktoroj de libroj, ĵurnalistoj, fotistoj, komercistoj, laborantoj en registaro, kemiistoj, muzikistoj, ĵuristoj, verkistoj, artistoj, laborantoj pri teoplantado, inĝenieroj kaj pentristoj.

Riĉas la enhavoj kaj tipoj: movbildoj, pentritaj filmoj, desegnofilmoj, muzikfilmoj, dokumentaj filmoj, teatraj filmoj, komedioj kaj poeziofilmoj.

Krom Esperanto, ankaŭ estas uzataj lingvoj ĉina, angla, franca, korea, portugala, hispana, itala, ĉeha, slovaka, turka kaj perusa.

Dankegon al ĉiuj partoprenantoj, helpantoj, subtenantoj…