ILEI doni siajn vortojn nome de Esperanto-instruistoj
Mirinda Publikigita: 2022-10-10 10:10:51

La 5a de oktobro estas la Monda Instruista Tago. Ĝi estis difinita de la UNESKO kaj la Internacia Labora Organizo en 1994, celante laŭdi kaj danki instruistojn en la mondo pro kontribuoj al edukado kaj la homaro kaj veki mondan atenton al tiu posteno por protekti la rajtojn kaj interesojn de instruistoj.

La 5an de oktobro de 1966 la UNESKO kaj la Internacia Labora Organizo kune pridiskutis kaj aprobis la “Proponon pri Pozicio de Instruistoj”, kiu estas grava dokumento pri la instruista kariero. La Monda Instruista Tago estis difinita en tiu tago memore al tiu dokumento. Ĝi unuafoje diris, ke instruista laboro devas esti rigardata kiel profesio.

Nun la tago estis agnoskita de pli ol 100 landoj en la mondo. La Internacia Edukado, la monde plej granda instruista organize, havas 24 milionojn da membroj en 153 landoj. En 1999 la organizo kaj la UNESKO kune proponis, ke ĉiuj landoj emisiu poŝtmarkojn kun la temo de “Monda Instruista Tago”.  

Diversaj landoj ankaŭ havas siajn proprajn instruistajn festojn. En Ĉinio la 10a de septembro estas la Instruista Tago, kiu estis difinita en 1985.

En la esperantujo, ILEI estas la plej influa instruista organizo. Jen prezidanto de ILEI Ahmad Reza Mamduhi kaj vicprezidantino Alessandra Madella respektive doni siajn vortojn nome de Esperanto-instruistoj. Li samtempe estas irana verkisto, tradukisto kaj Esperanto-edukistoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree