“Ni bezonas energi-plenajn infanojn, kiuj disputas kun vi”
Alessandra Madella Publikigita: 2023-01-05 18:41:07

Inter la 26-a kaj la 28-a de oktobro 2022 okazis ĉe Universitato Anna de Ĉenajo (Chennai), en la suda barata ŝtato Tamil Nadu, la 8-a Internacia Konferenco de Azia Asocio por Lingva Taksado (AALA), kun la titolo “Klasĉambro-bazata taksado en kaj preter la nova normalo: Defioj kaj ebloj”. La organizantoj akceptis mian prelegon pri la novaj ekzamenoj de Itala Instituto de Esperanto, kiuj estas nun klopodantaj adopti la fokuson pri kompetentoj de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Mi povis, do, partopreni interrete en la tute hibrida konferenco, en kiu mi parolis nome de Zaozhuang-Universitato kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). La surloka organizantino, Rama Mathew, kiu trejnis generacion de lingvo-testantoj, sindediĉe kapablis krei tre interesan 360-gradan eventon. Fakte, ŝi venigis mond-nivelajn spertulojn pri la testado de la angla, kiel Constance Leung de King’s College (Londono), James Enos Purpura de Universitato Kolumbio (Novjorko) aŭ Antony Kunnan de Universitato de Makao, interalie dank’ al la sponsorado de Duolingo. Kaj ŝi donis vastan spacon al novaj teknologioj de Artefarita Intelekto, al junaj internaciaj esploristoj kaj al profesiaj fakuloj de aliaj azi-oceaniaj landoj. Sed ŝi ankaŭ kuraĝe donis voĉon al lokaj instruistinoj, lernejestrinoj kaj aktivulinoj pri edukado, kiuj plenigis la salonojn per siaj spertaj vortoj, viglaj proponoj pri sekvaj paŝoj kaj belegaj barat-stilaj vestoj. 

El la rakontoj de tiuj front-liniaj instruistinoj oni vidis, kiel ili sindediĉe klopodis turni la malfacilaĵojn de la pandemio en ŝancon konstrui pli fortajn ligojn kun siaj plurlingvaj gelernantoj kaj iliaj familioj, precipe en ekonomie malavantaĝaj regionoj. Ekzemple, Rukmini Banerji estas ĉefadministrantino de eduka fondaĵo Pratham, unu el la plej larĝaj neregistaraj organizoj en Barato, kiu zorgas precipe pri la instruado al infanoj de malriĉaj familioj en kamparaj kaj urbaj areoj, kunlabore kun lokaj barataj registaroj. Ŝi rakontis, ke eĉ antaŭ la pandemio, kiu perdigis al infanoj du jarojn de lernejo, estis malfacile por la plej granda parto de barataj infanoj en elementaj lernejoj sekvi la preskribitan lernolibron de la tro ambicia oficiala instruplano. Nun nur 25% de la infanoj povas tion fari, dum 40% komprenas nenion, ĉar ili ne kapablas bone legi la literojn. Ŝi, do, sugestis ne sekvi la libron, sed unue individue kompreni la realan nivelon de la infanoj kaj nur el tie progresi en pli interaga maniero. Ankaŭ gravas enpovigi la junajn patrinojn, kiuj en barataj familioj ofte ne povas pasigi multe da tempo kun la infanoj, ĉar ili devas fari ĉiujn hejm-laborojn ankaŭ por la bopatrinoj. Dum unu monato antaŭ la komenco de la lernojaro, do, estas bona ideo organizi facilajn komunajn agadojn kiel ordigi legomojn, en kiuj patrinoj kaj infanoj povas partopreni kune. Tiel patrinoj ekvidas, ke ekzistas strikta ligo inter la malsamaj scioj kaj ke, eĉ se kelkaj ne kapablas legi, ili povas kiel ajn helpi la infanon dum la lernado. Kompreneble, ankaŭ programoj de alfabetigo de la gepatroj multe gravas. Pli da simplaj testoj dum la jaro ankaŭ ebligus pli bone taksi kiel infanoj moviĝas je malsamaj niveloj. En la vortoj de Rukmini Banerji, nun la barata centra laborplano substrekas literojn, nombrojn, netan manskribon kaj disciplinon, sed fakte: “Ni bezonas energiplenajn infanojn, kiuj disputas kun vi.” (We need boisterous kids that argue with you). 

Alia interesa parto de la programo estis la diskutado pri la nuntempaj evoluoj de la KER-sistemo de testado. De unu flanko, ĝi nun multe pli substrekas kiel aŭskulti, paroli, legi kaj skribi ne estas sendependaj kapabloj, kvankam ili estas ankoraŭ tro ofte enkondukataj nur en aparta maniero dum la lecionoj. De la alia flanko, kiel Constant Leung substrekis, de 2020 KER estas adoptanta la pli fluidan nocion, ke lingvoj daŭre intermiksiĝas kaj interagas. Do, pli ol lingva kono kaj la kapabloj praktike elturniĝi aŭ argumenti en iu specifa lingvo, gravas la kapablo praktike uzi ĉiujn lingvojn je sia dispono por helpi en iu specifa situacio. Tamen, kiel Leung asertas, pro lokaj kaj kuntekstaj kulturaj malsamoj oni malfacile povas ĉiam sekvi rigidajn priskribojn, kiel tiujn de KER, por taksi ĉi-rilatajn atingojn. Eĉ la signifo de “dezirinda rezulto” povus esti malsama laŭ malsamaj kulturoj. Anstataŭe, li subtrekas la kompetenton de “emocia saĝo”, kiu ebligas kompreni kiam taŭge paroli aŭ ne, kaj kiamaniere, dank’ al konscio de diversaj kulturoj kaj al la kapablo harmoniigi siajn sentojn kun la aliaj parolantoj. Pro la fakto, ke ĉiuj esperantistoj tra la mondo estas almenaŭ du-lingvaj, eble tio povus esti interesa stimulo por estonte repensi kaj plilarĝigi ankaŭ la koncepton de KER-inspiritaj ekzamenoj en Esperantujo. 


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree