La kunikloj de Ticiano
Alessandra Madella Publikigita: 2023-01-31 11:23:56

Por celebri la jaron de la kuniklo laŭ la ĉina kalendaro, ni povas nun prezenti la ĉarmajn bestetojn en du pentraĵoj de Ticiano (Tiziano Vecellio, 1485-1568), unu el la plej elstaraj majstroj de itala Renesanco, fama pro la maniero, en kiu liaj olekoloraj tuŝoj delikate vivigas la karnon de virinoj, infanoj kaj bestoj. La unua ĉefverko estas la fama Amo sankta kaj Amo profana (Amor sacro e Amor profano), farita de la juna Ticiano ĉirkaŭ 1515. Ĝi nun estas unu el la plej fascinaj konservaĵoj de Galerio Borghese en Romo, pri kies mistera signifo art-historiistoj diskutis dum jarcentoj. En ĝi videblas nur malgranda kunikla paro, hele skizita sur malhela herbo en la pejzaĝo, sed ilia diskreta ĉeesto parolas pri la reveno de fekunda printempo kaj adiaŭo al malfacila vintro, aldonante gravan nuancon al la ĝenerala senco de la pentraĵo. La dua verko estas la pli intime malgranda Madono de la kuniklo (Madonna del coniglio), realigita de la matura Ticiano ĉirkaŭ 1530 kaj nuntempe konservata ĉe muzeo Luvro en Parizo. En ĝi la Virgulino tenas per sia mano kunikleton je purblanka felo kaj la tenera infano Jesuo vigle etendas brakon por ĝin tuŝi en bela printempa pejzaĝo. Ĉi tie, krom la signifoj de morto kaj reviviĝo de Jesuo, brilas la dolĉa familia momento de paco kaj amo, kaptita de la artista peniko en maniero ne kutima antaŭ li.

Art-historiistoj nun pensas, ke la pentraĵo Amo sankta kaj Amo profana ne plene kompreneblas sen konsideri ĝiajn rilatojn kun la historio de Venecio. La fama norditala urbo, tute proksima de la sideo de ILEI-kongreso en somero 2023, tiam estis ankoraŭ la ĉefurbo de vastaj komercaj trafikoj, pro kiuj en la mezepoko Marko Polo vojaĝis tra Azio ĝis Ĉinion. Per tia Silka Voko interalie alvenis al Eŭropo spicoj por konservi kaj saporigi manĝaĵojn aŭ fabriki kolorojn. La mara respubliko ankaŭ havis vastan ter-imperion, kiu inkluzivis Istrion kaj Dalmation, la insulon Kipron kaj italajn teritoriojn, kiel la proksiman urbon Padovon kaj la naskiĝlokon de Ticiano mem, la montaran Pieve di Cadore, unu el la enirejoj de Dolomitoj. Pro tio la artisto sin sentis tre forte ligita al Venecio kaj, kvankam dum lia longa vivo papoj, imperiestroj, reĝoj kaj nobeluloj konkuris por gastigi lin, li preskaŭ neniam longe forlasis sian domon tie. Ĉirkaŭ 1515, la nur tridekjara Ticiano jam iĝis la majstro de ties arta mondo. Li, fakte, perfektigis la nederland-devenan teknikon apliki olekolorajn tavolojn diafane vualitajn por harmoniigi homojn kun vastaj pejzaĝoj, kiu karakterizis la lokan skolon kontraŭ la desegna fokuso de Florenco. Ankaŭ Amo sankta kaj Amo profana estas karakterizita de du inaj figuroj, unu preskau nuda kaj la alia riĉe vestita, sur la fono de valoj kaj montetoj ŝanĝiĝantaj sub vesper-ora ĉielo. Ilia ligo kun tia pejzaĝo estas tiel mistera, kiel en la fama Tempesto de lia majstro Giorgione (1478-1501). Nia kunikletoj troviĝas en tia sceno por signifi ne tutan homan kontrolon, sed nepran harmonion inter homo kaj naturo, kun printempa revivigo post la malvarma vintro, laŭ la cikla sezona reveno.  

Tiam Venecio havis certe kialojn por esperi je pli bela estonto. Dank’ al sia ofte ŝanĝanta politiko de aliancoj, ĝi sukcesis reakiri preskaŭ ĉiujn teritoriojn perditajn kontraŭ la potencoj de la Ligo de Cambrai, kies milito ekis en 1508. Sed estis ankoraŭ freŝa la memoro de la malamika invado de Padovo, krom de la plurjara pesto, kiu kaŭzis la morton de Giorgione. En 1511 estis portitaj al Venecio kaj pendigitaj en Placo Sankta Marko pro ŝtatperfido la padovaj nobeloj, kiuj malfermis al la venkinta malamiko la pordojn de la urbo, esperante tiel savi ĝin de tuta detruo. Sed en 1514 okazis neatendita geedziĝo, kiu kontribuis al ilia rehabilitigo. Fakte, la venecia nobelo Niccolò Aurelio edziĝis kun la juna Laura Bagarotto, filino kaj vidvino de tiuj ekzekutitaj gvidantoj. Amo sankta kaj Amo profana estis, do, epitalamo aŭ nupta donaco, eble zorge de la edzo mem aŭ de lia poeta amiko, la humanisto Pietro Bembo (1470-1547). La tradicio jam havis fortajn radikojn en la itala Renesanco, kiel pruvas la fama Printempo de Sandro Botticelli (1445-1510), kiu celebris geedziĝon en familio Medici, la regantoj de Florenco. Oni povas, do, legi en la pentraĵo de Ticiano heteroseksan re-legadon de la idealo de platona amo, kiu fine kunligas ĝin kun kristana geedziĝo kaj generado, laŭ la teorio, kiun Bembo disvolvigis en siaj filozofiaj diskursoj Gli Asolani, publikitaj en Venecio en 1505. Tiel, la nuda virino kun ruĝa drapiraĵo kaj fajro en la mano signifus intelektan aŭ Dian amon, sed la griz-blanke vestita virino, kun ujo por lavi siajn manojn post la nasko kaj zono por simboli fidelon, estus la sama virino kiel amema edzino. Inter ili mediacias eta Kupido. En la pentraĵo la kunikloj, fame multidaj bestoj, aperas dekstre de la nupte vestita virino, tiel substrekante tiun genereman signifon kiel ligitan al la nova familio.

Sed Maria Loh, en sia libro La tuŝo de Ticiano (Titian’s Touch, 2019) aldonas kroman signifon al la bildo de la du virinoj. Ili sidas sur antikva tombo kun basreliefoj pri perforto, kiuj elvokas la traŭmatajn memorojn de la milito kaj de la mortigoj en la familio de la novedzino. Tamen, nuda virino tradicie ankaŭ signifas la Veron kaj la vestita virino en la pentraĵo sidas en tre dignoplena maniero, sub pezaj vestoj, kaj serioze fiksas sian rigardon al la publiko. Ŝi iom similas al reliefo de Venecio kiel Judito aŭ Justeco, kiu ankoraŭ ornamas la okcidentan fasadon de la doĝejo de Placo Sankta Marko. Ĝi estas do tute proksime de la loko, kie Laura kaj ŝia patrino devis spekti la pendigon de la patro. Do, la pentraĵo de Ticiano forte plendas por la re-rajtigo de familio Bagarotto, kontraŭ la senhonoriga akuzo, kiu kaŭzis ilian intiman perdon kaj socian falon. Tiel la filoj de la nova geedziĝo, kiel la teneraj kunikloj en la herbo, estos protektitaj en sia simpleco kontraŭ danĝeraj malicoj kaj enviemoj.

La delikata varmo de Madono de la kuniklo eĉ pli klare montras al ni Ticianon kiel homon, kiu ĝuis la familian vivon. La pentraĵo intime renovigas la klasikan ĝenron de sankta konversacio (sacra conversazione), kiu tradicie montris la Virgulinon kaj Jesuon kune kun sanktoj kaj mecenatoj. Federiko II Gonzaga, la artema duko de Mantovo, kiu komisiis la pentraĵon, aperas malantaŭe kiel Sanka Johano, dum la Madono kaj Sankta Katerino karese spektas la ludemon de la bebo kun la blanka kunikleto. La ŝafoj de Johano aludas al la mortigo de senpeka Jesuo kaj la printempa kuniklo signifas lian reviviĝon en la mistero de Pasko, sed la vera fokuso estas la rilato de vigla infano kun la malgranda mondo ĉirkaŭ li. Se ofte la vizaĝoj de bebo Jesuo en Renesancaj pentraĵoj prezentis la trajtojn de maljunuloj, por simboli lian neordinaran saĝecon, Raffaelo (1483-1520) kapablis doni al ni pli realismajn infanojn, imitante la seriozajn modelojn de antikvaj statuoj. Tamen nur Ticiano scipovis kapti la energion kaj emocion de siatempaj veraj infanoj, plenaj je vivemo kaj ebloj. Tiel dolĉe kortuŝa estas la sceno, ke arthistoriistoj vidas en ĝi reflekton de la familiemo de la pentristo mem, kiu estis ĉiam fidela al sia edzino, tro frue forpasinta, kaj ŝatis pasigi tempon kun siaj gefiloj.

Pensante pri la malfacila jaro de milito kaj kronviruso, kiun ni lasas nun malantaŭ ni, ni povas esperi, ke la nova jaro de la kuniklo laŭ la ĉina kalendaro, kiel la molfelaj bestetoj de Ticiano, portos al ni la kapablon same intime ĝui la renovigon de naturo kaj paco en la tuta mondo.  

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree