En 2022 la Usona Monfarejo lanĉis ambician kvarjaran programon por honori per specialaj kvarondolaroj la artajn, edukajn kaj politikajn kontribuojn kaj atingojn de usonaj virinoj el diversaj geografiaj kaj etnaj fonoj. Malfermis la unuan jaron la afrik-usona poetino Maya Angelou (1928-2014). Sekvis Sally Ride (1951-2012), kiu en 1983 iĝi la unua usona virina kosmonaŭto ekster la atmosfero, Wilma Mankiller (1945-2010), kiu estis la una ĉefa ĉefino de la ĉerokea nacio, kaj Nina Otero-Warren, hispan-usona sufrageto. En oktobro 2022 aperis la atendata kvarondolaro de la ĉin-usona aktorino Anna May Wong (1905-1961), kiu tiel iĝis la unua azi-devena homo sur usona monero. En sia internacia kariero, kiu iris de Holivuda silenta filmo al televido, tra teatro kaj radio, ŝi luktis por malfermi plian reprezentadon kaj pli plurdimensiajn rolojn por azi-usonaj aktoroj, malgraŭ ne tiel facilaj komencaj kondiĉoj.
Anna May Wong estis la artnomo de Wong Liu Tsong (黄柳霜). Ŝi naskiĝis en Kalifornio, kien ŝia avo elmigris el la distrikto Taishan en provinco Guangdong je la mezo de la deknaŭa jarcento, por eskapi el la ekonomiaj konsekvencoj de la Tajpinga Ribelo. Ŝia patro naskiĝis en Usono, laboris en minejo en sia junaĝo, revenis al Ĉinio por edziĝi kaj naski filon, sed poste li lasis filon kaj edzinon tie por reveni sola al Usono. De 1882 ĝis 1943 estis fakte tre striktaj leĝoj, kiuj malpermesis enmigradon de Ĉinio al Usono, kreante multe da disigitaj familioj. Li poste prenis uson-naskitan ĉininon kiel sian duan edzinon. Ili malfermis lavbutikon en Los-Anĝeleso iom ekster la Ĉina Kvartalo. Anna May Wong estis la dua filino de tiu larĝa familio kaj ŝi laboris tie kun siaj gefratoj ekde infanaĝo, helpante porti malpurajn vestaĵojn. Lavbutikoj estis unu el la ĉefaj eblaj okupoj por ĉinoj, ĉar leĝoj malpremesis aliajn pli bone pagatajn laborojn, kiel ekzemple konstrui fervojojn. Certe tiu forta familia ligo kun tiu same forta labor-etiko multe helpis Anna May Wong en ŝia posta kariero.
Ŝia familio parolis la Taishan-varion de la kantona dialekto kaj ŝi nature ludis surstrate en la angla kun najbaraj infanoj de diversaj etnoj. Sed en la loka publika elementa lernejo ŝi kaj la fratino suferis daŭran rasisman ĉikanadon fare de kelkaj samklasanoj, tiel ke ili devis ŝanĝi al ĉinkvartala lernejo. Matene ili frekventis la Ĉinan Misiolernejon, kie infanoj estis batitaj de eŭrop-usonaj instruistoj, se ili parolis la ĉinan. Posttagmeze, kun duonhora paŭzo por piedirado kaj aĉeti bovlon da nudeloj surstrate, la du fratinoj frekventis la Ĉinan Lernejon, kie ili lernis legi, skribi kaj paroli la kantonan, krom ĉinan historion kaj konfuceajn klasikaĵojn. Tiu dek-hora lernotago, de la naŭa matene ĝis la sepa vespere, bone montras la gravecon de lernado por la familio, malgraŭ la fakto, ke tiu gepatra zorgo ne estis tiel kutima en la kazo de filinoj. Anna May Wong poste lernis same serioze aliajn lingvojn, kiel la germanan, la francan kaj la ĉinan normlingvon. Ŝia frua sperto pri rasisimo iĝis la bazo de ŝia kapablo respondi per kalme pika ironio, unu el la fontoj de ŝia sur-ekrana sukceso.
Dum ŝia infanaĝo, Los-Anĝeleso ankaŭ vidis la komencon de la holivuda film-industrio, kiam produktistoj translokiĝis al Kalifornio pro ĝia ĉiama sunvetero kun diversaj pejzaĝoj. Liu Tsong ne nur spektis filmojn en kinejoj plenŝtopitaj je meksikaj enmigrintoj, sed ankaŭ admiris filmfaradon surstrate. Ŝia revo esti parto de tiu mondo realiĝis en 1919. Fakte, la filmo THE RED LANTERN (La ruĝa lanterno) kun stelulino Alla Nazimova bezonis 300 ĉinajn lantern-portantojn por epike reprezenti la Boksistan Ribelon en Ĉinio. Havis la taskon ilin trovi la pionira ĉin-usona aktoro James Wang, kiu hazarde estis amiko de la patro de Liu Tsong. Do, Anna May Wong komencis agi en Holivudo en fenestro malfermata de ekzotika modo, ĝuste kiam la usona filmindustrio iĝis la plej granda en la mondo.
Sekvis ŝia partopreno en versio de Madama Butterfly nomata THE TOLL OF THE SEA (La paspago de la maro, 1922). Ĝi estis la unua dukolora filmo realigita pere de la;procezo Technicolor numero du;, fotita per ruĝaj kaj verdaj filtriloj. La lud-kapablo de Wong altiris la atenton de Douglas Fairbanks, kiu volis ŝin por ludi mongolan spioninon en la ambicia fantasta filmo THE THIEF OF BAGDAD (La ŝtelisto el Bagdado, 1924). Tiu filmo igis ŝin mondfama, sed trovi daŭran laboron estis malfacile por ĉina aktorino. Por ludi aziajn rolojn oni ofte preferis eŭrop-devenajn aktorojn kun ;flavigita vizaĝo;. Krome, kiso kun eŭrop-devena aktoro estis neebla por ŝi en usona filmo kaj la restantaj roloj estis tre stereotipaj: submetiĝema Madama Butterfly aŭ kruele seksalloga Draka Virino. Anna May Wong ne malkuraĝiĝis. Ŝi komencis ludi kaj kanti en vodvilaj komedioj, turneante la Usonan Mid-Okcidenton kaj tiel akirante gravan sperton por la baldaŭa revolucio de sonfilmo en 1927. Ŝi poste aktivis en la franca kaj germana film-industrioj, kie la timo de interrasa amo estis malpli forta kaj ŝi povis ludi pli gravajn rolojn, lernante la lokajn lingvojn. Por aperi en britaj filmoj kaj teatroj, ŝi ankaŭ speciale lernis la britan akĉenton.
Dum sia restado en Ĉinio, ŝi klopodis lerni pli pri la ĉina normlingvo, ĉina arto, ĉinaj virinoj kaj daoismo. Ŝi konsideris tiun esploradon tre grava por sia propra identeco.
Post ŝia reveno al Usono, ŝi senpage ludis ĉinajn heroinojn kontraŭ la japana invado de Ĉinio, kiel en la filmo THE LADY OF CHUNGKING (La Sinjorino de Chungking, 1942). Ŝi ankaŭ partoprenis en monkolektaj turneoj kaj vendis siajn juvelojn kaj vestojn por kontribui al la Ĉina Milithelpa Fonduso. Post la Dua Mondmilito, ŝia serĉado por pli pozitivaj roloj pludaŭris. Wong iĝis la unua azi-usona ĉefrolulo en Usona televida serio, ludante ĉinan artkomercistinon, kiu estas saĝa amatora detektivo, en THE GALLERY OF MADAME LIU-TSONG (La Galerio de Sinjorino Liu-Tsong, 1951). Kaj ŝi estis jam subskribinta la kontrakton por ludi en la muzik-filmo FLOWER DRUM SONG (La flortambura kanto, 1961), la unua filmo pri moderna temo de enmigrado kun preskaŭ nur azi-usonaj aktoroj, kiam ŝi subite forpasis pro koratako. En ŝia historio ni certe vidas fortan karakteron kaj daŭran lukton por malfermi vojojn al estontaj generacioj de ĉinaj kaj aziaj geaktoroj por eliri el la stereotipa kaĝo kun novaj kaj pli realismaj prezentadoj, el kiuj povas profiti la komuna kresko de la tuta socio.