Ĉu vi volas sendi pakaĵon al la kosmo? Mi rekomendos al vi la ekspresan distribuanton ĉinan! Lastatempe iuj negocaj satelitaj produktoj fabrikitaj de Ĉinio estis vendataj en elektrokomerca platformo por la publiko. Inter ili la plej malmultkosta estas satelito 1U Cubic Star (Kuba Stelo), kies prezo estas preskaŭ 300 mil usonaj dolaroj. La satelito estas malgranda kaj malmultkosta kaj konformas al internacia ĝenerala normo kaj povas fari monitoradon pri oceanoj, atmosfero, ŝipoj kaj aerflugiloj. Laŭ statistiko, en la unuaj tri monatoj de la kuranta jaro en Ĉinio nove multiĝis 9 200 entreprenoj rilataj al saltelito, kaj ili kovras metalajn materialojn, produktadon de teraj ekipaĵoj, moveblan funkcion kaj aliajn fakojn. Sekve de maturiĝo de satelita interreta teknologio, la satelita produktado kaj lanĉa merkato de Ĉinio espereble gajnos oportonon por kunligi plurajn kampojn kaj esti popularigita plue.