Alta scienctekniko helpas arkeologion de Sanxingdui-Ruinoj
Mirinda Publikigita: 2023-07-07 14:56:29

Kian impreson vi havas pri arkeologio? Hodiaŭ mi konduku vin al la Sanxingdui-Ruinoj por koni arkeologian laboron!

Parolante pri la ruinoj de Sanxingdui, vi certe iam vidis jenajn historiajn objektojn: bronza masko kun grandaj okuloj, deligata bronza sankta arbo, suna aŭgura birdo, ktp. La ruinoj de Sanxingdui estas monde raraj pro granda kvanto de historiaj objektoj, abundaj specoj kaj mirndaj figuroj. Kiel aperis antaŭ ni tiuj historiaj objektoj?

La relikvoj de la kavo de oferaj ceremonioj en la Sanxingdui-Ruinoj estis bruligitaj, batitaj kaj koroditaj de rusto en longa tempo antaŭ elterigo kaj ne estis bone rezervitaj. Ekzemple la elefanta dento, kiu estis enterigitaj antaŭ pli ol 3 000 jaroj, kvankam havas kompletan figuron, tamen estis putra interne. Ĝi rapide polviĝis sen ia ajn protektaj rimedoj. Do riparado, protektado kaj eksponado de elterigitaj elefantaj dentoj ĉiam estas malfacila temo en internacia rondo. La relikva ripara grupo de Sanxingdui-Ruinoj esploris specifan projekton por solvi tiun malfacilaĵon. Ili uzis humidigan novan materialon esploritan por bionika teknologio rekte sur la surfacon de elefanta dento por eviti rapidan fendiĝon pro perdo de akvo en interno de la dento kaj samtempe apartigi la eksteran aeron, kaj uzis organikan altmolekulan materialon por solidigi la strukturon de la elefantdento por tiri ĝin poste.

Preni la relikvon same kiel elefantdenton el la kavo estas kvazaŭ transporti malfortan malsanulon per la ambulanco. Kiel protekti kaj ripari ilin estas ŝlosile grava. Por protekti la relikvojn en la unua momento, Sanxingdui-Ruinoj rekte establis la laboratorion sur la kavo de oferaj ceremonioj kaj konstruis modernan vitran esploran kabineton kun konstanta humideco kaj temperaturo. En la esplora kabineto, arkeologoj povas observe la humidecon kaj temperaturon per aplikaĵo de poŝtelefono aŭ komputilo de ĉiu ajn tempo. La elterigitaj historiaj objektoj estis bone protektataj en la komenco por eviti damaĝon pro longdistanca transporto.

Samtempe arkeologiaj laborantoj redaktis informojn de grundo, kavo, pozicio de tiuj relikvoj en Elektra informa sistemo por doni al ili apartan identecon, per kiu oni povas facile koni iliajn informojn en la estonteco. Cetere relikva riparado disvolviĝis sekvante paŝojn de artefarita intelekto. Forta teknologio de artefarita intelekto helpas kalkuli kolorojn, vejnojn, sekcojn de relikvoj kaj virtuale kunmeti, ortopedii kaj restitui la relikvajn pecojn, kio multe altigis efikecon de restituo. La bronza sankta arbo, grava relikvo n. 3 de Sanxingdui-Ruinoj estis kunmetita kaj fiksita per tiu maniero kaj reaperis antaŭ la publiko. Ĉu estas mojosa la arkeologia laboro?

Por proksimigi la homojn al la kompleta arkeologia procezo, estis konstruita Sanxingdui Kultura Relikva Konservata kaj Restarigita Halo por tute montri la tutan riparadon de realikvoj. Ĉu volas veni kune kun mi?

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree