Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al Internacia Kunlabora Forumo de Ĉina-Eŭropa Fervojo
Pluveta Publikigita: 2023-09-15 12:05:06

La 15an de septembro ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la Internacia Kunlabora Forumo de Ĉina-Eŭropa Fervojo.

En sia letero, Xi diris, ke la ĉina-eŭropa fervojo, kiel nova platformo por ekonomia kaj komerca kunlaboro laŭ la vojo, efike garantias la stabilecon de la tutmondaj industria ĉeno kaj provizoĉeno kaj injektas novan impulson al la disvolviĝo de la monda ekonomio.

Xi diris, ke Ĉinio daŭre laboros kun ĉiuj flankoj por subteni la principon de ampleksa interkomunikado, komuna kontribuo kaj komunaj profitoj, kaj fari novajn kaj pli grandajn kontribuojn por konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

La forumo kun la temo "Enprofundigi Interkonektecon kaj Antaŭenigi Kunvenkan Kunlaboron" estis kune aranĝita de la Nacia Disvolva kaj Reformada Komisiono, la Ministerio de Transporto, la Ĝenerala Administracio de Dogano, Ĉina Ŝtata Fervoja Grupo kaj iuj lokaj registaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree