Bulgara junulo Stoyan Gegovski ĵus diplomiĝis el Ningbo-Universitato en urbo Ningbo, provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio, kaj elektis resti plu en Ĉinio. Li diris, ke la kialo estas simpla, instruistoj, kunlernintoj kaj multaj ĉinaj amikoj ĉi tie estas tre gastamaj kaj helpemaj, kio varmigas lin, kaj ankaŭ la rapide disvolviĝanta ĉina ekonomio donas al li vastan scenejon por entreprenado. Li diris, ke Ĉinio estas lia estonto.