La senfina unueco de mondaj sgrafitoj
Alessandra Madella Publikigita: 2023-09-18 13:38:17

Dum la ILEI-kongreso en Linjano Orsabla en aǔgusto 2023 sukcese premieris la filmo SGRAFITOJ, kiu stimulis viglan diskutadon en la publiko kaj nun spekteblas en la jutuba kanalo de ILEI (https://youtu.be/5vz8RxgIgkQ?si=X0Jflw2fB3G5mkc4). Temas pri la dua frukto de mia kunlaboro kun Maximiliano Garcia por MA-GA FILMOJ, post nia debuta LA SILKA VOJO (2022) pri la ujgura nacio de ĉina Xinjiang. Ni trovis la vorton “sgrafitoj” en vortaro de Carlo Minnaja kaj, pli ol la kutima Esperanta formo “grafitioj”, ĝi kaptis nian imagkapablon per la skrapenergio de siaj komencaj konsonantoj. Fakte, anonimaj murpentraĵoj ofte protestas kontraǔ maljustaj mondaj kondiĉoj, sed ili ankaǔ entenas fortan aspiron al pli bona vivo, pli riĉa je sensoplenaj homaj rilatoj. En tio ili alproksimiĝas al la utopio de Esperanto, en kiu ni originale verkis la filmon kaj kiu revigas pri komunikado trans bariloj por kune solvi komunajn problemojn. 

1) La juveloj de Indro aǔ la kunligoj de la mondo (“Sgrafitoj”)

2) La Anĝelo de Historio (“Sgrafitoj”)

Sgrafitoj ofte daǔras pli mallonge ol la muroj, sur kiuj ili aperas. Suno, pluvo kaj vento senkompate korodas ilin, eĉ kiam homoj ne blankigas ilin pro siaj propraj kialoj. Sed similaj formoj kaj mesaĝoj daǔre reemerĝas tra la mondo, kvazaǔ kreataj de la sinapsaj kunligoj de komuna cerbo. Tiu rezistemo en mondo de ruinoj kaj nepra fadado pensigis al mi pri la “Anĝelo de Historio” de Walter Benjamin (1892-1940). La jud-germana filozofo havis en sia kolekto pentraĵon de Paul Klee (1879-1940), nomatan ANGELUS NOVUS. Benjamin imagis, ke ruinoj akumuliĝas antaǔ la grande malfermitaj okuloj de la anĝelo, kiu rigardas la pasinton kiel seninterrompan katastrofon. Li volus halti por helpi la mortintojn kaj rekonstrui la tuton el la detruitaj fragmentoj. Sed kontraǔa vento senkompate kaptas liajn flugilojn kaj forte puŝas lin malantaǔen. Estas la vento de la tiel nomata progreso. En mia animacio, kiu malfermas la filmon, la anĝelo de Benjamin vidas kolorplenan version de “La pafado de la tria de majo” (1814), en kiu la hispana pentristo Francisco Goya (1746-1828) pentris la martirojn de la rezisto kontraǔ la napoleona invado en 1808. Ĝi estas inspirata de la relegado de tiu fama tolo fare de la anarkista artisto Julian Pacheco (1937-2000). Li devis ekzile forlasi sian denaskan Hispanion, kie laǔ li nur regis la blank-nigra vivo de dekstrema Frankismo en ĉiu parto de la socio, kaj li reagis al tiu senespero per buntega paletro. Rezisto kaj kritiko devis fakte malfermi por ĉiuj klasoj novajn eblojn pli plene vivi kaj esplori alternativojn al senkolora konformismo.

3) Atman One en la novjorka sidejo de Unuiĝintaj Nacioj

Post tiu animacia komenco, nia 20-minuta filmo daǔrigas sian pensigan sintenon per proverbo de L. L. Zamenhof: “En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas.” Ĝi aludas al nia mondo de sociaj komunikiloj, kiu iĝis preskaǔ dua naturo kaj pri kiu malfacilas pensi kritike. Sgrafitoj tra la mondo montras kiel tiuj kunligoj, kiuj devus unuigi nin por trovi pli bonajn solvojn al la gravaj problemoj de la mondo – de la akvokrizo al milito, de ekspluatado al senlaboro kaj amas-enmigrado – ofte estas nur novaj formoj de kontrolo kaj izoligo. Al surmura fiŝo suferanta antaǔ senakva kanalo en Milano ideale respondas hispana sgrafito kun kloakomusoj, kiuj forfuĝas kun ladbotelego de Kokakolao. Atenta muntado simile kunmetas signifoplenajn murpentraĵojn realigitajn aǔ fotitajn dum la pasintaj kvindek jaroj: de la dokumentado de la Berlina Muro fare de Miguel Herberg al la Mona Lisa kun kovimmasko de la juna uzbeka sgrafitisto Inkuzart. De la ruĝa barkego plenplena je afrikaj enmigrintoj pentrita de la hispana anarkistino Marisol Caldito (1959-2018) al la plena fido je la virina kontribuo al la realigado de pli bona socio en la ruĝaj sirenoj de Gloria Grau.

 

 4) Grafitio pri Esperanto en Cheste, Hispanio

Du sgrafitoj havas specialan lokon en la utopia mesaĝo de nia filmo. Hao Fangyuan (Atman One) donis al ni verkon el sia serio “Unueco estas alvenanta.” Temas pri la ĉina ideogramo “unu” pentrita de la artisto frapante energie la muron per granda peniko. Ĝi pove simbolas la neceson pripensi horizonton de unueco por kune fronti la gravajn defiojn de nia mondo. La ĉina artisto bazita en Ŝanhajo estis invitita partopreni en internacia konferenco por savi la oceanojn en la novjorka sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en 2017. Tie li montris sian amon al la naturo, kiu nutras nin senfine kaj estas granda fonto de arta inspiro, per siaj verkoj “Oceano”, “Sunlumo” kaj “Arbaro.” Ili kune petas pli da konscio kaj zorgo pri nia medio fare de la alvenanta komunumo de la homaro. Al lia alvoko al unuiĝo respondas la sgrafitoj de Cheste, hispana urbeto kun longa tradicio de subteno al la lingvo de Zamenhof, kiuj alvokas al “Esperanto…lingvo por la homaro, kaj por la paco inter la popoloj de la mondo.”  La sgrafitoj tra la mondo montras, fakte, kvazaǔ la neceson de tiu komuna lingvo por kune pliigi niajn ŝancojn daǔripove ĝui nian vivon en pli justaj, sencoplenaj kaj liberigaj formoj.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree