10-a datreveno de iniciato Zono kaj Vojo: Kunhavo de amaskomunikila respondeco
Lucia Publikigita: 2023-10-13 10:30:48

Grégoire Ndjaka, ĝenerala direktoro de la Afrika Unio de Disaŭdigo, alte laŭdis la komunan konstruadon de la iniciato Zono kaj Vojo por alporti efektivan disvolviĝon kaj ŝanĝojn al la afrika kontinento.

Li faris la rimarkojn en la 11-a Tutmonda Videomediata Forumo, kiu okazis en Pekino ĵaŭde por marki la 10-an datrevenon de la la iniciato Zono kaj Vojo.

Ĉinio proponis la iniciaton Zono kaj Vojo antaŭ 10 jaroj, kaj kunlaboro en la kadro de la iniciato gajnis fruktodonajn rezultojn. La lando ĝis nun subskribis pli ol 200 kunlaborajn interkonsentojn de la Zono kaj Vojo kun 151 landoj kaj 32 internaciaj organizaĵoj.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto kaj ĉefredaktoro de Ĉina Komunikila Grupo, diris en la forumo, ke evoluinta de la ĉina propono al tutmonda konsento, la komuna konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo kunligis la mondon, igante montojn ne plu altaj kaj vojojn ne plu longaj.

ĈKG kaj 81 mediataj organizoj el 42 landoj publikigis Deklaracion pri Komuna Agado al tutmondaj mediataj organizoj, kio estas grava rezulto de la forumo.

Por pli da informoj:

https://news.cgtn.com/news/2023-10-12/Belt-and-Road-media-organizations-issue-Declaration-on-Joint-Action--1nQianbVhde/index.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree