La 13an de oktobro en Pekino Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) okazigis simpozion por 1a datreveno de programero "Altnivela Intervjuo". Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de Ĉina Komunikila Grupo, prezidis la simpozion kaj faris diskutojn kun reprezentantoj de koncernaj centraj kaj ŝtataj departementoj, fakuloj, kleruloj, kaj la teamo de la programero. La simpozio prezentis novajn ideojn por la daŭra novigado de la programero kaj helpis la ĈKG atingi viglan praktikadon: "Ĉiu ekrano estas plena de altkvalitaj programeroj".