Demando: Laŭ raportoj, atako al Hospitalo Al Ahli Arab en Gazao nokte de la 17-a de oktobro mortigis almenaŭ 500 personojn. Kiel Ĉinio komentis tion?
Respondo: Ĉinio estas ŝokita kaj forte kondamnas la atakon al la hospitalo en Gazao, kio kaŭzis grandan nombron da mortintoj kaj vunditoj. Ni esprimas funebron al la viktimoj kaj simpation al la vunditoj. Ĉinio alvokas tuj ĉesigi malamikajn agojn kaj kiel eble plej forte protekti civilulojn por eviti pli malbonan humanitaran katastrofon.