Rimarkoj de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj pri Komuna Deklaracio de Amikaj Landoj por Subteni Ĉinion en Ĝenerala Asembleo de UN
Ĝoja Publikigita: 2023-10-19 18:14:45

Demando: La 17-an de oktobro de la Tria Komitato de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), Pakistano faris komunan deklaracion nome de pli ol 70 landoj, kiu esprimas subtenon al ĉina starpunkto pri demandoj de Xinjiang, Hongkongo kaj Xizang kaj oponon kontraŭ interveno en ĉinajn aferojn per la preteksto de homaj rajtoj. Kion Ĉinio komentas?

Respondo: La 17-an de oktobro de la Tria Komitato de la 78-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) Pakistano faris komunan deklaracion nome de 72 landoj. Ili montras, ke la demandoj de Xinjing, Honkongo kaj Xizang estas ĉinaj internaj aferoj, oponas kontraŭ politikigo kaj duobla normo de homrajtaj demandoj, oponas kontraŭ interveno en ĉinajn aferojn per la preteksto de homaj rajtoj, pledas por ke diversaj flankoj restu fidela al celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN, respektu rajtojn de diversaj popoloj elekti sian disvolvan vojon laŭ propra nacia stato, kaj subtrekas, ke la internacia komunumo devas fortigi unuiĝon kaj kunlaboron por komune progresigi kaj protekti homajn rajtojn. Ankaŭ aliaj multaj landoj publikigis deklaron subteni Ĉinion individue aŭ kolekte. Pli ol cent landoj elsendis voĉojn por justeco kaj apogo al ĉina justa starpunkto en UN. La internacia komunumo, precipe multaj evoluantaj landoj, oponas kontraŭ politikigo de homrajtaj demandoj. Kaj la intenco de malmultaj okcidentaj landoj interveni internajn aferojn de aliaj landoj en la preteksto de homrajtaj demandoj ne estas subtenata kaj ne sukcesa.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree