Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj laŭdas la trian Forumon de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro kiel meljoŝtonon de konstruado de la Zono kaj Vojo
CMG Publikigita: 2023-10-19 17:53:41

La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro markas alian gravan meljoŝtonon en la procezo de la kunkonstruado de la Zono kaj Vojo. Kaj li titolis la forumon "komplete sukcesa".

"La plej grava konsento estas ke la forumo malfermas novan stadion de altkvalita kunlaboro por la Zono kaj Vojo," diris Wang ankaŭ kiel membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio en gazetara konferenco.

Wang notis, ke la nova stadio de kunlaboro estas nepre krei pli da novaj ŝancoj por la tutmonda ekonomio kaj alporti bonon al la tutmonda situacio.

"La plej granda perspektivo de la forumo estas komune modernigi la mondon," diris Wang. La iniciato Zono kaj Vojo kreis kunlaboran platformon por komuna disvolvado kaj helpis multajn evoluantajn landojn rapide marŝi al moderniĝo.

Wang rimarkigis, ke en la lastaj 10 jaroj la kunlaboro de la Zono kaj Vojo rikoltis historiajn atingojn kaj malfermis vojon de kunlaboro, oportuno, prospero kaj komuna disvolvado.

Wang aldonis, ke la Zono kaj Vojo estas malferma platformo kaj ĉiuj landoj estas bonvenaj por aliĝi al ĝi ajn momente.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree