Feliĉa vojo favoranta la mondon
CMG Publikigita: 2023-10-20 09:52:29

En la vilaĝo Dasherkandi, sude de la ĉefurbo Dako de Bangladeŝo, antaŭ nelonge stariĝis grandmezura moderna kloakpurigejo konstruita de Ĉinio. Ĝi povas trakti elhejman kloakakvon de preskaŭ 5 milionoj da loĝantoj en la urbo, kaj tio multege plibonigas la akvan medion ĉirkaŭe.

Rakbul Hasam Shanto, la ĉefadministranto pri sekureco kaj purigo de la Kloakpurigejo Dasherkandi: "Antaŭe, la akvo ĉi tie estis serioze poluita, sed nun ĝi iĝis pura. En akvoj naĝas multaj fiŝoj, kaj tio liveras al ni multe da ŝancoj: iuj el ni vivtenas sin per fiŝkaptado kaj fiŝvendado."

Ĝi estas la plej granda kloakpurigejo ĝis nun en Suda Azio kaj unu el la kunlaboraj projektoj de Ĉinio kaj Bangladeŝo kadre de la kunkonstruado de la Zono kaj Vojo. La iniciato Zono kaj Vojo akcelis la ekonomian disvolvadon de tiuj landoj laŭ la Zono kaj Vojo, pli efike favoris la lokajn popolamasojn per disvolvaj fruktoj, intensigis la kapablon de tiuj landoj elpeli malriĉecon, kaj plibonigis la vivkondiĉojn de tiuj landaj homoj.

Georg Zanger, la prezidanto de la Aŭstria-Ĉina Komerca Asocio: "Laŭ raporto de la Monda Banko, oni taksis, ke ĝis la jaro 2030 la kunkonstruado de la Zono kaj Vojo helpos 7,6 milionojn da homoj liberiĝi de ekstrema povreco kaj 32 milionojn da homoj eliri el mezgrada malriĉeco."

Dennis Francis, la prezidanto de la 78a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN: "Mi opinias, ke por la iniciato Zono kaj Vojo estas konsiderinda potencialo, en kiu eblas asisti kaj apogi la agendon 2030."

Ke ĉina entrepreno investis al la haveno Piraeus, tio ne nur revivigis tiun havenon, sed ankaŭ rekte kreis pl ol 3 000 laborlokojn kaj nerekte 10 mil. Nun Piraeus iĝis la unue granda haveno en Mediteraneo kaj kvare en Eŭropo.

Savvas Sanozidis, la sekretario de la direktantaro de la haveno Piraeus: "Preskaŭ 45 elcentoj de la laborantoj, kiuj laboras en la kompanio, devenis de tiuj evoluantaj komunumoj kaj urboj. Kaj tio estas utilaj al la lokaj komunumoj."

En la urbo Tanque Novo (TN) de la subŝtato Bahia en la nordoriento de Brazilo la projekto Ventopovo de TN ne sole kontentigas la elektrouzon de 430 mil familioj, sed krome ĉi tie alportis pli ol 1 000 okupojn.

Paul Ricardo, la estro de la urbo Tanque Novo: "Precipe en nia regiono, ni restas en povra regiono en la nordoriento de Brazilo, kie estas granda nombro de elmigrantaj homoj. Kun la alveno de ĉina granda kompanio ŝancoj ankaŭ alvenis, kaj sekve homoj haltis eliri."

Laŭ enketo farita de Ĉina Komunikila Grupo kaj Ĉina Popola Universitato, 85% de la enketito opinias, ke la Zono kaj Vojo efektive plibonigis ilian vivon; 83,5%, 74,8% kaj 73,8% sugestas respektive: ke ili rekonas la rolon de la Zono kaj Vojo en akcelo de dungado, altigo de enspezoj kaj redukto de mizero.

Abdulaziz Alshaabani, la specialisto pri la ĉinaj problemoj: "Tio kondukas la mondon al sola kaj komuna destino, kiun oni aspiras, kaj al laborado por interŝanĝi profitojn kaj interesojn, kiujn landoj kaj iliaj popoloj deziras. Tiu iniciato de Ĉinio mirigas la mondon, kaj estonte ĝi evoluos en pli alta nivelo."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree