La 21an de oktobro Internacia pripaca kunveno pri gazaa problemo okazas en Kairo de Egiptio. Ĉeestas ĝin reprezentantoj el pli ol 30 landoj, kiel Kataro, Turkio, Grekio, Palestino, Arabaj Emirlandoj, Barejno, Kuvajto, Saud-Arabio, Irako, Italio kaj Kipro, kaj el 3 internaciaj organizaĵoj, kiel Unuiĝintaj Nacioj, kaj multaj internaciaj personoj.
La celo de la kunveno estas diskuti, kiel malhelpi akriĝon de la konflikto en Gazao, restarigi procezon de paco inter Palestino kaj Israelo, kaj trakti la palestinan problemon.