Ni komprenu fidon al la ĉina ekonomio daŭre refortiĝanta
CMG Publikigita: 2023-10-21 17:13:48

La ora semajno de la Nacia Tago, kiu ĵus forpasis, vekis ĉe ĉinoj varman ondon de turisma konsumado. La transportado aera, tera kaj akva atingis la pinton de klienta fluo kaj ĉiuj ripozejoj kaj pejzaĝejoj estis homplenaj. Ĉio ĉi refoje elmontras la impulson kaj elastecon de la ĉina ekonomio. La ekonomiaj donitaĵoj de la antaŭaj tri trimestroj, lastatempe publikigitaj de Ĉinio, montras, ke la refortiĝo de la ĉina ekonomio laŭgrade manifestiĝas. Laŭstatistike, la malneta enlanda produkto en la antaŭaj tri trimestroj estas 91,3 duilionoj da juanoj, do kreskante je 5,2% kompare kun la pasintjare sama periodo.

Sheng Laiyun, vicestro de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio:

La nacia ekonomio daŭre refortiĝas kaj inkliniĝas al bona stato, la merkata bezono plue grandiĝas, la prezoj stabilas, la disvolva kvalito laŭgrade altiĝas, kaj la pozitivaj faktoroj akumuliĝas.

Manuela V. Ferro, vicprezidanto de la Monda Banko por Orienta Azio kaj Pacifiko:

Orienta Azio ankoraŭ forte kreskas per ĉirkaŭ 5%. Ĉi-jare ni vidas, ke tio estas granda refortiĝo trenita de Ĉinio en tiu ĉi regiono. Ni antaŭvidas, ke la tutmonda bezono en la venonta jaro estos pli forta.

Kun fortiĝo de konsuma bezono, la fabrika industrio rapidigas sian reprosperiĝon. Donitaĵoj de la Ŝtata Statistika Buroo montras, ke la indico de administristaro pri aĉeto (angle: purchase management index) en septembro estis 50,2%, kaj tio pruvas, ke la ĉina fabrika industrio iras normale. La indico de ĉinaj ĉefaj varoj en septembro estis 103,6%, tio estas, pli alta ol en aŭgusto.

Liu Yuhang, direktoro de la Ĉina Loĝistika Informcentro:

La stato de ĉefaj varoj estas pli bona, kio pruvas, ke la ĉina ekonomio laŭgrade renormaliĝas, la merkato aliras al reprosperiĝo, kaj la ekonomiaj aktivadoj retrovas sian viglecon. 

Donitaĵoj de la ĉina Ministerio pri Industrio kaj Informatiko montras, ke la aldona valoro de altteknologia fabriko en aŭgusto rapidiĝis je pli ol 2,2% kompare kun la antaŭa monato.

La kresko de industria fabriko en aŭgusto havas evidentan karakterizaĵon, tio estas, la industrio kun alta teknologio kaj alta valoro okulfrape kreskas pli rapide ol aliaj industrioj. Altkvalita disvolviĝo povas ne nur altigi internacian konkurencivon, sed ankaŭ plifortigi la propran dinamikon de ekonomia kresko.

Kun konstanta refortiĝo de la ĉina ekonomio, multaj organizaĵoj investitaj de fremdaj landoj reĝustigis sian prognozon pri la malneta enlanda produkto de Ĉinio en 2023. J.P. Morgan Chase & Co reviziis la kreskrapidecon de la ĉina ekonomio kun 0,2%, do ties kresko estos 5%; kaj Goldman Sachs antaŭkalkulis, ke en la kvara trimestro la ĉina ekonomio kreskos je 5% kaj en la tuta jaro je 5,4%.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree