La Komerca Ministerio de Ĉinio dimanĉe diris, ke Ĉinio atingis konsenton kun Aŭstralio por konvene trakti disputojn de Monda Komerca Organizo (MKO) pri vinoj kaj ventoturoj.
En la deklaro la ministerio diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun la aŭstralia flanko kaj kunagi per dialogo kaj interkonsiliĝo, por kune antaŭenigi stabilan kaj sanan disvolviĝon de dulandaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj.