En la kuranta jaro la ekstera komerco de la urbo Horgos en Xinjiang elmontras bonan staton.
Laŭ statistiko de la horgosa dogano, de januaro ĝis septembro la transportkvanto de importo kaj eksporto en la haveno Horgos nombras 31,084 milionojn da tunoj, kreskante je 2% kompare kun la pasintjare sama periodo. Tio reflektas fortan konsumkapablon de la ĉina merkato.
Temas precipe pri en la haveno eksporto de elektraj aŭtoj, kies komerca sumo kreskis 8,1-oble.