Ĉina sendito alvokis mildigon de situacio en Gazao kaj promesis liveri pli da humanitara helpo
Yu Publikigita: 2023-10-23 15:53:01

Ĉina sendito diris dimanĉe, ke la situacio en Gazao estas tre serioza kaj la superfluaj efikoj en la regiono kaj internacie dislarĝiĝas, kun disvastiĝo de konflikto laŭ la israela-libanaj kaj israela-siriaj landlimoj, kio faras la perspektivon maltrankviliga.

“La internacia komunumo devas kune regi la situacion kaj malebligi la situacion esti ekster la regado,” speciala sendito de la ĉina registaro pri la mezorienta afero Zhai Jun diris al la gazetaro post ĉeesto al la Kaira Pintkunveno pri Paco en Egiptio.

Zhai, kiu vizitas Mezorienton, diris, ke li vizitos regionajn landojn inkluzive de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Saud-Arabio kaj Jordanio por plifortigi kunordigon celantan antaŭenigon de batalhalton kaj mildigon de la palestina-israela streĉeco. Li diris, ke Ĉinio liveris kaj plu donos krizokazan humanitaran helpon al Palestino per la Unuiĝintaj Nacioj kaj duflankaj kanaloj por helpi mildigon de la humaneca krizo en Gazao.

La sendito diris ankaŭ, ke Ĉinio laŭdas la klopodojn de Egiptio por plibonigo de la humanitara situacio en Gazao kaj subtenas Egiption malfermi humanitaran koridoron en Gazao.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree