Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj aferoj Mao Ning anoncis marde, ke Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj vizitos Usonon de la 26a ĝis la 28a de oktobro laŭ la invito de usona ŝtatsekretario Antony Blinken.