ĈKG subskribas memorandon de kunlaboro kun Franca Tenisa Federacio
Qiujieming Publikigita: 2023-10-24 17:55:13

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) lunde subskribis memorandon de kunlaboro kun la Franca Tenisa Federacio pri antaŭenigo de teniso, profundigo de kunlaboro en brodkasto de konkursoj kaj esplorado de industria disvolvado kaj tiel plu.

Shen Haixiong, prezidanto de ĈKG, kaj Gilles Moretton, prezidanto de la Franca Tenisa Federacio, subskribis la memorandon de kunlaboro nome de la du flankoj.

Laŭ la memorando de kunlaboro, ambaŭ flankoj atingis konsenton pri elsendaj rajtoj al la tenisaj ludoj de 2024 ĝis 2028. Ili kune antaŭenigos la Francan Malferman Tenisturniron, esploros kunlaborajn ŝancojn okaze de la 60a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, fokusiĝos al junularaj tenisaj konkursoj kaj akcelos longdaŭran kunlaboron en la kampo de sporto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree