ĈKG subskribas memorandon de kunlaboro kun franca futbala ligo
Qiujieming Publikigita: 2023-10-24 16:38:16

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) lunde subskribis memorandon de kunlaboro kun la franca Ligo de Futbalo Profesio (LFP) pri gastigo de okazaĵoj, antaŭenigo de interŝanĝoj de industrioj kaj junulara disvolviĝo kaj tiel plu.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de ĈKG, kaj prezidanto de LFP Vincent Labrune subskribis la memorandon de kunlaboro nome de la du flankoj.

Dum sia renkontiĝo kun Labrune, Shen diris, ke futbalo estas la unua sporto en la mondo dum sporto estas grava parto de interpopolaj interŝanĝoj; LFP havas riĉan sperton pri diskonigo de futbalaj konkursoj; Ligokonkurso 1, la plej altnivela franca futbal-konkurso administrata de LFP, ricevas tutmondan atenton kaj estas tre populara en Ĉinio; la spektantoj de matĉoj de Ligokonkurso 1 superis 100 milionojn ĉiujare per ĈKG, kiam ĝi brodkastis ilin.

2024 markos la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj ankaŭ estos la jaro de la Someraj Olimpikoj en Parizo. Shen esperas, ke la kunlaboro inter ĈKG kaj LFP faros futbalon ponto por homoj de la du landoj por plifortigi ilian amikecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree