Ĉina ĉefministro atingis Kirgizion por kunveno de ŜKO kaj vizito
Yu Publikigita: 2023-10-25 21:05:25

Ĉina ĉefministro Li Qiang marde atingis Biŝkekon por ĉeesti la 22an kunvenon de la Konsilio de Registaraj Ĉefoj de Membrŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), kaj fari oficialan viziton al la Kirgiza Respubliko de mardo ĝis vendredo laŭ la invito de kirgiza ĉefministro Akylbek Japarov.

"Ĉinio volas labori kun Kirgizio por plene efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, profundigi politikan kaj strategian reciprokan fidon, krei pli novajn elstaraĵojn kaj novajn fiksnivelajn punktojn por kunlaboro kaj riĉigi la ĉina-kirgizan amikecon per pli da enhavoj de la epoko," Li diris dum mallonga renkontiĝo kun Japarov en la flughaveno.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Kirgizio estas vere bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj partneroj kaj bonaj fratoj, kaj la celo de lia vizito al Kirgizio estas plibonigi reciprokan fidon, vastigi kunlaboron, profundigi amikecon kaj akceli pacon.

Japarov varme bonvenigis la viziton de Li al Kirgizio kaj alte taksis la pozitivan disvolvan tendencon de duflankaj rilatoj, kaj ke la kirgiza flanko pretas plifortigi interŝanĝojn en diversaj kampoj kun la ĉina flanko, antaŭenigi la kunlaboron de la Zono kaj Vojo, altigi la duflankan ampleksan strategian partnerecon por la nova epoko al novaj altoj kaj kune akceli la stabilecon kaj disvolviĝon de la Centra Azio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree