Ĉinio publikigas blankan libron pri disvolviĝo de malproksimakva fiŝkaptado
Qiujieming Publikigita: 2023-10-25 20:30:34

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio marde publikigis blankan libron titolitan “Disvolvado de la Malproksimakva Fiŝkaptado de Ĉinio”.

La blanka libro ĉefe fokusiĝas al sep aspektoj de la sektoro de la malproksimakva fiŝkaptado (angle: DWF) de Ĉinio, inkluzive de altkvalita disvolviĝo, kunordigo de konservado de resursoj kaj daŭripova uzo, plenumo de devoj de flagŝtato, strikta reglamentado, plifortigo de scienca kaj teknologia subteno, certigo de sekureco kaj kreskanta internacia kunlaboro.

La branka libro diris, ke Ĉinio sekvis la vojon de altkvalita disvolviĝo de la industrio de DWF kaj kontribuis al la disvolviĝo de la tutmonda industrio de DWF kaj la liverado de akvaj produktoj.

Donitaĵoj de la blanka libro montris, ke la akvokultura produktado de Ĉinio, kiu atingis 52,2 milionojn da tunoj en 2020 – estis ĉe la kapo de la mondo, okupante ĉirkaŭ 40 procentojn de la tutmonda totalo.

La blanka libro ankaŭ notis la aliĝon de Ĉinio al sciencaj enketoj de altmaraj fiŝkaptaj resursoj, partoprenon en esploraj iniciatoj gvidataj de regionaj fiŝkaptaj administraj organizoj, kaj laŭgrada ĝisdatigon de fiŝkaptaj ŝipoj kaj ekipaĵoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree