ĈKG komencis projektojn de filma kaj televida kunproduktado kun Francio
Qiujieming Publikigita: 2023-10-25 16:27:11


Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) marde okazigis la inaŭguran ceremonion de la “Al Estonteco Kune - Projekto pri Filma kaj Televida Kunproduktado de 60a Datreveno de Starigo de Ĉina-Francaj Diplomatiaj Rilatoj” en Parizo, por efektivigi la konsenton atingitan de la gvidantoj de Ĉinio kaj Francio dum antaŭa pintkunveno.

Prezidanto de ĈKG Shen Haixiong, ĝenerala sekretario de URTI Daniel Brouyère, provizora aferŝarĝito de la ĉina ambasado en Francio Chen Dong; prezidanto de TV5MONDE Yves Bigot, fama franca dokumentfilma reĝisoro Jacques Malaterre, kaj famaj personoj de la franca kultura kaj arta komunumo, fakuloj, kaj akademiuloj, ĉeestis la aranĝon.

Dum la ceremonio, ĈKG subskribis memorandon de kunlaboro kun franca mediato “France International TV5” pri serio de specialaj mallongaj filmoj titolitaj “La Atestantoj de 60 Jaroj de Historio”. Antaŭ la ceremonio, Shen renkuntiĝis kun diversaj francaj gastoj partoprenantaj en la aranĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree