De la jaro 2010, Ĉina Oceana Ŝipveturiga Kompanio (angle: COSCO) komencis administri Piraeus-havenon en Grekio. Post pli ol dek jaroj da disvolviĝo, Piraeus-haveno nun fariĝis la plej granda mara haveno en Mediteraneo kaj la kvara plej granda ŝiphaveno en Eŭropo. Tiu ĉi projekto rekte kreis pli ol 3 000 lokajn laborpostenojn kaj alportis rektan socian kontribuon de pli ol 1,4 miliardoj da eŭroj al la loko.