Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) merkrede komencis novan kunlaboron kun franca novaĵ-agentejo Agence France-Presse (AFP).
Shen Haixiong, prezidanto de ĈKG, kaj Fabrice Fries, prezidanto kaj ĝenerala direktoro de AFP, subskribis kunlaboran dokumenton nome de ambaŭ partioj en Parizo, Francio. Laŭ la interkonsento, ambaŭ partioj prenos la Parizajn Olimpikojn kiel ŝancon plifortigi kunlaboron en novaj mediatoj, artefarita inteligenteco kaj aliaj aspektoj, kaj plivastigi kunlaboron en ĉiuj aspektoj.
Fabrice Fries diris, ke venontjaro havas historian signifon por Ĉinio kaj Francio. La 60a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj la Parizaj Olimpikoj donis gravajn ŝancojn por kunlaboro inter la du flankoj. ĈKG sendos grandskalan brodkastan teamon por raporti la Parizajn Olimpikojn kaj kunlabori kun AFP.
Laŭ Shen, por efektivigi la konsenton atingitan de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron en ilia renkontiĝo en aprilo ĉi-jare, ĈKG komencis ampleksan kunlaboron kun ĉiuj sektoroj de la socio en Francio. Li aldonis, ke unu el liaj prioritatoj estas profundigi kunlaboron kun AFP kaj kompletigi unu la alia en avantaĝoj ĉirkaŭ la Parizaj Olimpikoj.
Shen esperis, ke ambaŭ flankoj plifortigos kunlaboron kaj kune parolos pri justeco en la internacia publikopinio.