Tang-dinastia tea kompleto: orita arĝenta tea kribrilo
Ĝoja Publikigita: 2023-10-26 14:02:07

La orita arĝenta tea kribrilo, uzata por kribri tean pulvoron en Tang-dinastio (618 – 907), estas inter amaso da imperiestraj teaj tetrinkujoj kaj tetrinkiloj elterigitaj en 1987 en Famen-Templo, Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio. La Famen-templo havas historion de 1 800 jaroj. Frakasinte teajn foliojn en pulvoron, homoj antaŭ longa tempo uzis la kribrilon por kribri plej bonan tean pulvoron.

De antikveco Ĉinio havas la kutimon trinki teon, kaj ĝi plivastiĝis en la Tang-dinastio. Lu Yu, tea fakulo en la tempo, eĉ verkis la unuan monografion pri teo titolitan "La Klasikaĵo de Teo".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree