Malferma ceremonio de “Vojaĝo tra Civilizoj” de ĈKG okazis en Kairo
Qiujieming Publikigita: 2023-10-27 20:26:11

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) ĵaŭde okazigis la malferman ceremonion de la speciala ekspozicio “Vojaĝo tra Civilizacioj” en Ĉina Kultura Centro de Kairo, Egiptio. Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de ĈKG, faris paroladon per videoligo. Reprezentantoj de Ĉina Ambasadorejo en Egiptio kaj estroj de kulturaj kaj amaskomunikilaj rondoj en Egiptio ĉeestis la ceremonion.

La ekspozicio estis okazigita de ĈKG-Mezoriento kaj Ĉina Kultura Centro de Egiptio kune. Ĝi daŭras de la 26a de oktobro ĝis la 2a de novembro. Multaj lokaj ĉefaj amaskomunikiloj raportis pri la ceremonio de la speciala ekspozicio.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree