Malferma ceremonio de “Vojaĝo tra Civilizoj” de ĈKG okazis en Ĝenevo
Qiujieming Publikigita: 2023-10-27 15:14:11

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Ĝenevo (OUNĜ) kaj la konstanta misio de Ĉinio al la UN en Ĝenevo ĵaŭde kune okazigis la malferman ceremonion de la speciala ekspozicio “Vojaĝo tra Civilizacioj” en Ĝenevo, Svislando.

Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de ĈKG, Francesco Pisano, prezidanto de la Komitato de Kulturaj Agadoj ĉe la OUNĜ, Chen Xu, konstanta reprezentanto de Ĉinio kaj ambasadoro ĉe OUNĜ kaj aliaj internaciaj organizoj en Svislando, kune kun reprezentantoj de konstantaj oficejoj de pli ol 30 landoj en Ĝenevo ĉeestis la ceremonion.

Shen diris, ke la prospero de la civilizacio kaj la progreso de la homaro estas nedisigeblaj de interŝanĝoj kaj reciproka lernado. “Vojaĝo tra Civilizacioj” estas grandioza etapo por la interkruciĝo de diversaj ideoj, multkulturaj interŝanĝoj, kaj la miksado de diversaj civilizacioj en la internacia komunumo.

Shen diris, ke ĈKG pretas kunigi manojn kun samideanoj por klopodi plu por antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn, kulturan integriĝon, kaj interpopolajn ligojn tra la mondo kaj fari mondajn civilizaciojn pli buntaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree