ĈKG atingas kunlaboran interkonsenton kun MOIP
Qiujieming Publikigita: 2023-10-27 11:00:58

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) atingis kunlaboran interkonsenton kun la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto (MOIP). Prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) Shen Haixiong kaj ĝenerala direktoro de MOIP Daren Tang ĵaŭde subskribis intencoleteron pri kunlaboro en Ĝenevo.

Ĉi tiu jaro markas la 50an datrevenon de la kunlaboro de Ĉinio kun la MOIP. Shen diris, ke la ĉina registaro donas grandan gravecon al la protekto de rajtoj pri intelekta proprieto, kaj evidenta kresko de konscio kaj respekto al rajtoj pri intelekta proprieto tra la ĉina socio.

Shen diris, ke ĈKG aktive antaŭenigas kaj subtenas la protekton de rajtoj pri intelekta proprieto, aldonante, ke ĈKG malfermis novan vojon en disvolvo, utiligo kaj protekto de kopirajtoj, fariĝante grava movforto por la daŭra novigado kaj disvolviĝo de la reto.

Tang esprimis sian dankon al ĈKG pro ĝiaj klopodoj por antaŭenigo de protekto pri intelekta proprieto. Li diris, ke Ĉinio havas riĉan kulturhistorion kaj abundajn rimedojn pri intelekta proprieto.

Tang diris, “Ni atendas profundigon de nia kunlaboro kun ĈKG kaj kunan laboron por konstruado de malfermaj, inkluzivaj kaj ekvilibraj internaciaj reguloj pri intelekta proprieto, kiuj pli bone servas homan bonfarton.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree